• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-27 16:59:55    
Ĉinio funkciigis "agadon kontraŭ piratado en cent tagoj"

cri

Karaj retlegantoj, por pekinanoj aŭ alilandanoj, kiuj loĝas en Pekino, tiaj fenomenoj estas konataj, t.e. en subtera trairejo, viadukto kaj loko, kie estas svarmo da homoj, oni kolportas piratajn diskojn kaj inter ili, troviĝas filmaj diskoj, kiuj ĵus estis prezentataj, kaj ludaj softvaroj. Vidante leĝplenumajn laborantojn en merkato, kolportantoj tuj malaperas kaj post foriro de laborantoj, ili tuj revenas kaj refunkciigas la kolportadon. Tamen en la 14-a de julio, la ĉina registaro ekfunkciigis "agadon kontraŭ piratado en cent tagoj", pro tio, en la estonteco, estas malfacile por ni vidi tiajn fenomenojn. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

Ceremonio de ekfunkcio de la "agado kontraŭ piratado en cent tagoj" okazis en Libro-Vendejo en Xidan, pekina centra loko. Ĉi-foja kontraŭpiratada agado koncentre batalas kontraŭ pirataj produktado, kopiado, konservado kaj vendado de vidaŭdaj kaj softvaraj produktoj.

En Ĉinio, estas Ĝenerala Administracio de Ĵurnalismo kaj Eldonada, Ŝtata Aŭtorrajta Buroo kaj Kultura Ministerio, kiuj plenumas oficon de registara administrado de industrio de vidaŭdaj kaj softvaraj produktoj kaj ankaŭ establis tutlandan laborgrupon el departementoj, kiu speciale respondecas pri kunaranĝo de priserĉo kaj batalo kontraŭ kontraŭleĝaj eldonaĵoj. En la lastaj jaroj, tiuj menciitaj tri departementoj sole aŭ koalicie disvolvis plurfojajn specialajn agadojn batali kontraŭ piratadaj kaj kontraŭleĝaj eldonaĵoj. Antaŭ unu monato, Ŝtata Aŭtorrajta Buroo emisiis notlibron por gvidi koncernajn aŭtorrajtajn instituciojn kaj homojn al protekto de siaj rajtoj kaj interesoj per leĝa rimedo. Kaj ĉifoja "agado kontraŭ piratado en cent tagoj" estas organizata de pli ol dek ĉinaj registaraj departementoj, inkluzive de kultura administra departemento, Ŝtata Ĝenerala Administracio de Industrio kaj Komerco, Publik-Sekureca Ministerio, Ministerio pri Konstruado kaj aliaj potencaj departementoj. Tio estos relikva agado funkciigata en Ĉinio ĝis nun, kun plej granda forto kaj plej vasta sfero.

Vicestro de la ĉina tutlanda laborgrupo pri likvidado de pornografiaĵoj kaj kontraŭleĝaj produktoj sinjoro Chen Jiping montris, ke en la lastaj jaroj, Ĉinio gajnis frukton en kontraŭpiratada laboro, tamen ankaŭ frontas al kelkaj seriozaj problemoj. Li diris:

"En merkato de eldonaĵoj, ankoraŭ ekzistas kelkaj distingiĝaj problemoj, ekzemple kelkaj eldonaĵoj pri politiko pliiĝas, senĉese aperas gazetoj emisiitaj en Ĉinio per gazetnumero, kiu estas registrita en fremdaj landoj, precipe estas populara agado produkti, kopii, konservi kaj vendi piratadajn vidaŭdajn kaj komputilajn softvarajn produktojn kaj disvastiĝas la tendenco. Tio severe ĝenas normalan ekonomian kaj socian ordon."