• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-28 16:18:18    
Najbara Festo proksimigas najbarojn

cri

En Ĉinio oni ĉiam priatentas la rilatojn inter najbaroj. De antikvece estis onidiro: "Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima". Tamen la rapida ritmo de la urba vivo iom post iom fremdigas najbarojn. Antaŭ 7 jaroj, iu strato de la ĉina norda ĉemara urbo Tianjin iniciate fondis Najbaran Feston, celante harmoniigi najbarojn. Nun la Najbara Festo jam cirkulas tra dekkelkaj urboj en Ĉinio. Inter najbaroj oni tagposttage familiare konatiĝas. Hodiaŭ ni parolu pri tiu temo.

Menciante la vorton "najbaro" , oni nepre teneras elkore. Ĉar laŭ la ĉina tradicio, najbareco estas tre intima rilato, eĉ komparebla kun tiu de propraj familianoj.

Antaŭe, ĉinoj plejparte loĝis en simplaj domoj, kelkaj eĉ pli ol dek familioj eble kune loĝis en unu korto. Kaj, loĝantoj en domegoj eble uzis komunajn kuirejon kaj necesejon. Tre proksimaj estas najbaroj: oni libertempe intime vizitas unu la alian por babiladi kvazaŭ en sia hejmo.

Kun la evoluo de la socio, la loĝkondiĉo de urbanoj pliboniĝas kaj oni sinsekve translokiĝas en domegojn. La instalaĵoj por la ĉiutaga vivo estas pli kaj pli bonaj. Oni ne plu uzas komunajn kuirejon kaj necesejon, plus tio, ke la ritmo de la vivo plirapidas, plifortiĝas la koncepto pri privata sekreto kaj la familia spaco, pli kaj pli malmultiĝas la interlfuoj inter najbaroj. Sinjoro Zhong Changzheng, laboranta en iu organo de Pekino diris al raportisto:

"Ĉiutage post la laboro mi kutime faras sanigan sportadon, krome mi babilas kun mia edzino, spektas televidajn programojn aŭ retumas. Relative malmultas la ŝanco kontaktiĝi kun najbaroj. Mi eĉ neniam kontaktis ilin."

Koncernaj fakoj de Ŝanhajo—ĉina plej granda komerca urbo faris specimenan enketon, montrante, ke familioj povantaj kontaktiĝi kun najbaroj okupas nur 24%. Preskaŭ duonaj loĝantoj ne scias la nomojn kaj profesiojn de najbaroj. En la ĉina suda urbo Shenzhen oni ankaŭ faris similan enketadon, rezultiĝas, ke pli ol 90% de la urbanoj volontas koni kaj kontakti najbarojn kaj kun ili starigi bonajn rilatojn helpajn unu al la alia.

Specialisto opinias, ke akordaj kaj harmoniaj rilatoj kun najbaroj havas gravan signifon por la sana kreskado de ĉiuj familianoj kaj sekureco de la socio. Profesoro de Tiajin-a Akademio pri la Socia Scienco, sinjoro Hao Maishou diris:

"Indiferento inter najbaroj malhelpas komuniki informojn kaj afekciojn, eĉ donas izolitecon kaj malsekurecon. Cetere, inter najbaroj aperas bagatelaj konfliktoj kaj kontraŭdiroj pro manko de interfluoj kaj komunikadoj."