• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-28 16:25:27    
Nutra problemo estas pli kaj pli alte atentata

cri
Do la nutra problemo estas pli kaj pli alte atentata. Sinjorino Sun Shuxia de la Ĉina Sanprotekta Asocio diris:

"Ni ŝuldas tiun progreson al leviĝo de vivnivelo, al altiĝo de scienca ideo kaj scienca klereco. Kiam la vivnivelo de ĉinoj estis tre malalta en la pasinteco, ili ne havis sufiĉan manĝaĵon, absolute ne povis atenti la nutran problemon. Nun scienco evoluas, la klereco de ĉinoj altiĝas, oni pli klare komprenas la kaŭzon de malsanoj, do la tuta popolo alte atentas la sanan problemon. Laŭ mi tio estas tre bona."

La furoro de nutra sanprotekto akuŝigis novan profesion. Inter la dek novaj profesioj publikigitaj de la ĉina registaro antaŭnelonge, troviĝas tiu de "publika dietisto". Adapte al tio naskiĝis ankaŭ nutra restoracio, konsultejo pri sana problemo kaj tiel plu.

Kun rapidigo de vivritmo, la oficistoj, longe laborantaj en oficejoj, eltenas pli pezajn laborojn. Ĉiutage ili sidas ĉe komputero, kaj ofte suferas de anemio, vertiĝo, energiomanko kaj similaj subsanaj simptomoj. Ili ege deziras protekti sian sanon per scienca aranĝo de nutrado, tamen pro la streĉa profesia laboro ili ne havas sufiĉan tempon por sin flegi. Feliĉe jam aperis specialaj kompanioj traktantaj la aferon.

En la urbo Taiyuan de la provinco Shanxi en la norda parto de Ĉinio estas tiu kompanio, kiu speciale liveras nutran manĝon al oficistoj. Laŭ la sanstato de manĝantoj la kompanio alfaras al ili kompleton da personaj manĝoj. Sinjoro Xu Changwei, ĉefo de la kompanio, tiel diris:

"Unue ni devas fari ekzamenon pri manĝa kutimo de klientoj. Ni donas tabelon por ke ili plenigu la nomon, kvanton kaj specon de la manĝaĵoj kiujn ili deziras en la tago, en la semajno kaj en la monato. Poste ni reprenas la tabelon al la kompanio por fari analizon kaj ordigon."

Sinjoro Xu diris ke laŭ la tabelo kaj sanstato de ĉiu oficisto, la dietisto de la kompanio elkalkulas la de li bezonatajn nutrajn elementojn ĉiutage, ellaboras sciencan projekton pri lia dieto kaj sciigas la kompanion prepari la manĝon.

Nun multaj ordinaraj ĉinoj ekatentas la nutran ingrediencon de ĉiutagaj manĝoj. La batato, maizo kaj similaj cerealoj, kiujn ĉinoj ne preferis en la mizera pasinteco, nun estas aparte favorataj, ĉar oni scias ke ofta preno de tiuj cerealoj utilas al sano. En multaj supermarketoj troviĝas specialaj vendotabloj por vendi maizon kaj diversajn fabojn, la preparaĵoj el faboj kaj aliaj cerealoj estas aparte debitaj. Preskaŭ ĉiu ĉino scias la vaste cirkulantan proverbon pri sanprotektado: Prenu fajnan matenmanĝon, grandporcian tagmanĝon kaj malmultan vespermanĝon. Scii preparadon de kelkaj sanprotektaj tonikaj pladoj estas oftaj aferoj por ordinaraj dommastrinoj.