• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-28 17:02:54    
Vizitu orfojn de Tangshan-tertremo

cri
Tanshan-tertremo antaŭ 30 jaroj estas neforgesebla evento en la koro de ĉinoj. 240 miloj da homoj mortis dum la tertremo kaj pli ol 4 miloj da infanoj fariĝis orfoj. Pasis 30 jaroj. Kiel tiuj orfoj fartas? Raportisto de nia radio vizitis iujn el ili. En hodiaŭa programero, ni kune aŭskultu ilian rakonton.

La telefonante sinjorino nomiĝas Xu Weiwei. Ŝi havas altan staturon kaj ridetas ĉarme. Oni ne povas imagi, ke ŝi trapasis tian grandan suferon. Tamen, la demando de la raportisto vekis ŝian memoron.

"Certer mi ne povas forgesi tion. Mi ne forgesos la tutan vivon."

Je la 3-a horo kaj 42 minutoj de la 28-a de julio, 1976, subite okazis tertremego gradanta je 7,8. En palpebruma daŭro la tertremego damaĝis Tangshan, la industrian urbon en la norda parto de Ĉinio. 240 miloj da homoj mortis. Inter ili troviĝas gepatroj kaj pliaĝa fratino de Xu Weiwei.

Weiwei origine havis feliĉan familion. Ŝia patro laboris en Tangshan-a Ŝtalejo kaj havis bonan enspezon. Ŝia patrino laboris en iu Ĉapprodukta Fabriko. En la familio de Weiwei estis 3 filinoj kaj Weiwei estis la plej juna. Dum libertempo, ŝia patro ofte portis ŝin al magazeno ne malproksima de ilia hejmo. La patrino kaj aliaj 2 fratinoj akompanis ilin. La vivo de la familio estis tre feliĉa.

Estis varmege en la vespero en kiu okazis la tertremo. Pro varmeco la plejaĝa fratino ludis ekstere kun siaj samklasanoj kaj revenis hejmen je la 1-a frumatene. La tri fratinoj dormis en unu ĉambro. La plejaĝa fratino dormis en sollito. Weiwei kaj alia fratino kune dormis en litego. Reveninte hejmen, la plejaĝa fratino trovis, ke Weiwei falis sur la plankon. Tial ŝi ĉirkaŭprenis Weiwei al la sollito. Weiwei estis savita pro tio.

"Subite heliĝis la ĉielo. Mi demandis mian fratinon, kio okazas? Sed ŝi ne sciis. Poste mi aŭdis sonon kiel tondron. Kiam mi rimarkis, ke tio estas tertremo, la muro fendiĝis. Mi falis de la dua etaĝo al la unua."

Kiam Weiwei konfuzite staris, ŝi trovis, ke duona domego jam falis pro la tertremo. Estis multe da ŝtonoj kaj brikoj antaŭ ŝiaj okuloj. La plejaĝa fratino de Weiwei serĉis ion ĉe la ruinoj. Vidinte Weiwei ŝi plore kriis, ke la gepatroj kaj la alia fratino ankoraŭ estas sub la ruino.

"Ni kune serĉis tie. Ne konsiderante danĝeron ni nur volis trovi niajn gepatrojn. Silentis ekstere. Nur mi kaj mia fratino kriis tie."

Tiumomente en iu ruino pro la tertremo vekiĝis ina bebo Dang Yuxin loĝanta malproksime de Xu Weiwei. Ŝi laŭte ploris. 5-jara Zhang Lizhi grimpis el ruino en la centro de la urbo. Tuŝante sian vunditan kruron ŝi ploris antaŭ sia ruinigita hejmo.

"Mia hejmo estis en la centro de la urbo, kies mortokvanto estis plej alta. Mia onklino loĝis kune kun ni. Grimpinte el la ruino mi trovis, ke malaperis miaj gepatroj, fratino, avino, onklo kaj onklino."

La plorantaj infanoj estis urĝe savitaj de soldatoj. Post kelkaj tagoj, ili rigardis la kadavrojn de siaj parencoj kaj familianoj.