• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-28 17:11:50    
Tago post tago aktivas prezentadoj en ĉinaj etaj teatroj (foto)

cri

Karaj retlegantoj, de la kuranta jaro, dramoj kun malsamaj stiloj el diversaj landoj estas oftege prezentataj en etaj teatroj en ĉinaj grandaj urboj kaj tio havigas al ĉinaj teatroamantoj ŝancon apreci malsamajn teatraĵojn.

En novembro de 1982, en Pekina Popola Arta Teatro surscenejiĝis dramo kaj la dramo estas ĝenerale rigardata kiel la unua dramo, kiu estis prezentata en eta teatro. La dramo pripaloras rakonton en la lasta vagono de iu trajno marŝanta en nokto. En longdaŭra nokto kaj en bruado de radoj de trajno, homoj, zorgantaj pri sekureco en la trajno, pasaĝeroj kaj banditoj havas malsamajn sekretajn intencojn kaj en batalo pri respondeco kaj privataj interesoj, disvolvas emocian konflikton kaj rivaladon de voloj. La dramo sukcesis en prezentado kaj en posta duona jaro estis kelkfoje prezentata. Poste la prezentada formo en eta teatro disvastiĝis tra la tuta lando kaj senĉese pliiĝis tiaj prezentadoj.

"Karaj aŭskultantoj, nun aŭdiĝas pecoj de dramo , kiu estis prezentata en eta teatro de Pekina Popola Arta Teatro antaŭ nelonge.

La dramo priparolas rakonton en metropolo. Ĉefrolo havas entreprenon de ĉiu laŭdata kaj ĵus edziĝis al juna kaj bela fraŭlino post eksedziĝo. Tamen okazas novaj nekonsekvencoj unu post alia: la nuna edzino suspektas, ke la edzo ne observas sian propran devon, sed siaflanke la suspekto ĝenas la edzon. Reveninte al antaŭa familio kun ĉagreno, ĉefrolo dronas en abismo kaj estas ne retenata por sin eltiri vizaĝe al la antaŭa edzino, filino kaj la nuna edzino. Tio estas dramo, kiu temas pri ĉina tiama socia stato. Kaj familia problemo tuŝata en la dramo estas populara en urboj de Ĉinio kun rapide disvolviĝanta ekonomio.

Dank' al malgranda spaco en eta teatro, aktoroj kaj spektantoj povas fari mallongdistancan interfluon kaj tio faciligas al emocio de roloj kaŭzi fortan eĥon meze de spektantoj. La alia dramo komeraita de ĉina avangarda reĝisoro Meng Jinghui estas dramo adaptita el du poezioj kaj havas karakterizon de eksperimento kaj esploro. Post prezentado, multaj spektantoj esprimis, ke ili ne komprenas la dramon. Reĝisoro Meng Jinghui diris, ke li preferas fari kreadon. Li diris:

"Mi pensis, ke kunfandiĝo de moderno kaj tradicio en dramo estas necesa, tamen mi preferas fari kreadon, t.e. la nova, speciale apartenanta al la nuna epoko. Cetere en tiu nova kreado, nepre troviĝas estetika esenco. Mi kuraĝigas min, ke mi brave marŝu, ĉar la mondo estas nova."