• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-28 17:15:21    
Fama templo Longxing en norda Ĉinio

cri
La templo Longxing situas en la gubernio Zhengding, 15 kilometrojn norde de la urbo Shijiazhuang, ĉefurbo de la provinco Hebei en norda Ĉinio. Antaŭ nelonge, ni vizitis tiun faman templon, unu el la ŝtatnivelaj kulturaj relikvoj gravite protektataj. Ĉiĉeronino konigis:

"La templo konstruiĝis en la jaro 586 p. K. en la tempo de Sui-dinastio, kaj jam aĝas je proksimume 1 500 jaroj. En la dinastio Song ( 960 – 1279 ), laŭ ordono de imperiestro Taizu, oni muldis en la templo bronzan bodisatvan statuon, kaj sekve konstruis ankaŭ Dabei-halon por ĝi. Nun videblas la sufiĉe bone konservata ensemblo de la dinastio Song."

En la tempo de imperiestro Shengzu kaj tiu de imperiestro Gaozong de la dinastio Qing ( 1644 – 1911 ), laŭ imperiestra dekreto, oni dufoje faris grandskalan riparadon kaj aldonan konstruadon. Historie, la templo Longxing akceptis imperiestrojn el pluraj dinastioj. Nun ankoraŭ videblas nemalmultaj epigrafoj skribitaj de tiuj imperiestroj.

La ĉefa konstruo de la templo Longxing estas Dabei-halo, kun tri etaĝoj kaj kvin-tavolaj tegmentrandoj. La halo altas je 33 metroj. En la centro de la halo sidas la bronza bodisatva statuo alta je 21,3 metroj. Jen estas mil-mana kaj mil-okula Avalokitesvaro. Tiu bronza statuo estis muldita en la jaro 971 en la dinastio Song laŭ imperiestra ordono. Laŭdire, la muldadon plenumis ĉirkaŭ tri mil metiartistoj dum 4 jaroj. Laŭ konigo fare de la ĉiĉeronino, la statuo estas la plej alta bronza statuo de Avalokitesvaro en Ĉinio kaj ankaŭ rara en la mondo. Ŝi diris:

"Kial ĝi estas nomata mil-mana kaj mil-okula Avalokitesvaro? Vidu, ĝi havas du manojn kunmetitajn antaŭ sia brusto, kaj ankaŭ 40 manojn ambaŭ flanke de la korpo. Laŭdire, en ĉiu manplato estas okulo, kaj ĉiu mano tenas 25 talismanojn, tio signifas, ke Avalokitesvaro kun mil manoj kaj mil okuloj posedas senlime potencan kapablon."

Menciinde estas, ke pro granda alteco de tiu bodisatva statuo, en la antikva tempo metiartistoj plenumis la muldadon de la statuo en sep fojoj, farante unue ĝian lotusfloran podion, kaj poste ĝian korpon parto post parto. Post kiam la bronza statuo estis finmuldita, oni konstruis halon por ĝi, nome la Dabei-halo.

En la Mahavira Halo de la templo Longxing vidiĝas pli ol 420 kvadrataj metroj da brilaj freskoj el la dinastio Ming ( 1368 – 1644 ). La freskoj temas pri rakontoj el la budaisma sutro, ekzemple la biografio de Ŝakjamunio.

En la Vajrokana Halo konstruita en la dinastio Ming troviĝas statuo de la budho Vajrokano. La statuo kun rafinita projekto kaj groteska figuro estas raraĵo en la skulptura historio. En la jaro 1933, fama ĉina arkitekto s-ro Liang Sicheng vizitis la templon kaj notis la statuon kiel unikan ekzemplon en la monda arkitekturo.

La dua parto aperos en la venonta artikolo.