• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-31 15:39:24    
Taglibro de Mia Frato

cri

"Taglibro de Mia Frato" estas Esperanta traduko de la taglibro de Petr Ginz, knabo devenanta el la praga judĉeĥa esperantista familio. La libro priskribas travivaĵojn de la knabo, kiu estis deportita dum la 2-a mondmilito al la koncentrejo Terezín kaj poste, en la jaro 1944, envicigita en la transporton al Aŭŝvico. En la laste nomita koncentrejo li estis murdita kiel deksesjara knabo. La libro estas pruvo ne nur pri lia granda talento, sed ankaŭ pri lia aktiva esperantisteco. El la ĉeĥa tradukis Vlastimil Novobilský kaj Věra Novobilská.

Recenzo (Saliko, Finnlando)

La knabo, kiu skribis la tag-libron, vere ekzistis. Li nomiĝis Petr Ginz (1928-1944). Lia fratino Eva (posta Chava Pressburger), trovis la taglibron en la koncentrejo Terezín, kiam Petr estis jam sendita al la tiam nekonata loko, Aŭŝvico. "Kial li, kaj ne mi?" ŝi demandas. La frato estis promes-plena junulo, kiu esperis eĉ en la plej malfacilaj kondiĉoj. Kiam oni provis neniigi judojn unue ne fizike, sed anime kaj morale, Petr skribis: "Estante senigitaj de la estintaj fontoj de kulturo ni kreos novajn." Sed oni neniigis lin fizike, kiam li havis nur 16 jarojn.

La taglibro rakontas pri familia kaj lerneja vivo de 1941-42 en Prago. La junulo skribas lakone, simple, po unu-dudek liniojn tage. Li mencias siajn petolaĵojn, sukcesojn en lernejo, hejm-taskojn, ludojn kun kamaradoj, priskribas la veteron, rakontas pri naskiĝ-tagoj. Ĉiu provas adaptiĝi al la vivo pli kaj pli malboniĝanta. Li ne plendas, li nur konstatas. Nur la transporton al Terezín li priskribas pli detale. Post lia transporto al Aŭŝvico la taglibron daŭrigas lia fratino. La libron kompletigas ŝiaj plen-kreskulaj notoj kaj rimarkoj, familiaj fotgrafaĵoj, fotokopioj de kelkaj originalaj paĝoj, desegnaĵoj kaj akvareloj de la frato, fragmentoj el liaj romanoj kaj el la gazeto Vedem, kiun li redaktis en Terezín. Tie li komencis kompili ankaŭ Esperanto-ĉeĥan vortaron el sia memoro.

Kvankam tio certe ne estis la celo de la skribinto, la taglibro montras al la leganto la naivecon de la viktimoj, kiuj eĉ kunlaboris kun germanoj por pretigi la transportojn, sen scii la finan celon.

Fine de la libro Vlastimil Novobilský rakontas pri la Esperanta medio de familio Ginz. La direktoro de la Juda muzeo en Prago libro-komence traktas la demandon, kiel oni povus kvitiĝi kun holokaŭsto.

Aldone: la artikolo estas el http://www.kava-pech.cz/book-taglibroe-esperanto.html