• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-01 17:12:06    
Kvar celoj de la agado kontraŭ piratado en cent tagoj

cri

Laŭ aranĝo, la agado estas dividita en kelkajn periodojn, unue, oni publikigis anoncon al la socio kaj en unu monato de la anonco-publikigo, ĉiuj produktantoj, funkciigantoj kaj vendantoj de vidaŭdaj kaj komputilaj softvaraj produktoj en Ĉinio devas fari mem kontroladon kaj doni piratadajn produktojn al supera aŭtoritato, do koncerna administra departemento ne plu pridemandas iliajn respondojn. Dank' al partopreno de Ministerio pri Konstruado, fenomeno de kolporto de piratadaj diskoj estos efike regata. Unu el respondeculo de la agado, vicestro de Ĝenerala Administracio de Ĵurnalismo kaj Eldonado sinjoro Liu Binjie diris akceptante intervjuon, ke la agado kontraŭ piratado en cent tagoj havas jenajn kvar celojn:

"Ajna probabla loko por funkciigo de komerco de pirataj produktoj estu likvidata; necesas fari severan batalon kontraŭ kontraŭleĝa vendo de pirataj produktoj; la tria celo estas, ke necesas fari ordigon al entreprenoj, kiuj produktas, kopias kaj faras piratajn produktojn, kaj defonte eviti eniron de pirataj produktoj en merkaton; la kvara celo estas, ke per la agado, konscio de popolanoj pri protekto de intelekta proprieto pluapaŝe altiĝu."

Liu Binjie diris, ke depost aliĝo al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio efektive plenumas koncernan promeson pri protektado de intelekta proprieto. Tamen pro instigo de superprofito, ankoraŭ troviĝas iuj entreprenoj kaj individuoj, kiuj okupiĝas pri kontrabando, produkto kaj vendo de pirataj produktoj. La ĉina registaro senŝanceliĝe severe batalos kontraŭ ago atencanta intelektan proprieton.

Konsidere gigantan premforton el kampoj de riĉfonto, energio kaj media protekto, la ĉina registaro elmetis ŝanĝi formon de ekonomia kreskado kaj iri sur vojo de kontinuigebla disvolvo, emfazante la gravecon de kreado en konstruado de ŝparema socio. Kaj kuraĝigo de kreado unue kuŝas en protekto de intelekta proprieto.

Vicestro de oficejo de la ĉina tutlanda laborgrupo pri likvidado de pornografiaĵoj kaj kontraŭleĝaj produktoj sinjorino Zhang Xiaoying opinias, ke aferoj de vidaŭdo kaj komputila softvaro estas grava kampo de kultura kreada afero, nun populara en Ĉinio kaj ĉifoja agado pri protekto de intelekta proprieto koncentre estas en tiuj du aferoj kaj tio estas necesa postulo de ĉina socia kaj ekonomia evoluado. Ŝi diris:

"Manko de memdecida kreada kapablo fariĝas grava botelkolo, kiu detenas pli rapidan kaj bonan evoluadon de ĉinaj ekonomio kaj socio. Antaŭenpuŝo de memdecida kreado kaj konstruado de kreiva lando bezonas severe batali kontraŭ diversaj aŭtorrajtaj atencaj kaj pirataj agadoj."

Zhang Xiaoying diris, ke en la estontaj tri monatoj, en ĉinaj diversaj lokoj, samtempe okazos la agado kontraŭ pirataj produktoj. Post la grandskala sinteza regada agado, produkta kaj venda medio de laŭleĝaj vidaŭdaj kaj komputilaj softvaraj produktoj certe pliboniĝos.