• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-01 19:38:31    
Orfoj estis prizorgataj

cri
En tiu katastrofo, pli ol 4 mil infanoj perdis siajn gepatrojn kaj fariĝis orfoj senhejmaj.

Tiuj orfoj estis aranĝitaj rapide. Iuj el ili iris kun siaj parencoj, ekzemple Weiwei kaj ŝia plejaĝa fratino. La maljuna avino portis ilin al la hejmloko. Iuj orfoj iris al Yuhong-lernejo, kiu estis fondita por tiuj orfoj en tanshan-tertremo, ekzemple Dang Yuxin kaj Zhang Lizhi. Tie krom la senpaga edukado, ili ankaŭ povis gajni zorgadon en vivo kaj laboro.

Nun pasis 30 jaroj. Kie estas tiuj orfoj? Kiel ili fartas?

Feniksa Ĝardeno estas altaklasa kvartalo en Tangshan. Oni nomas ĝin riĉulejo. La hejmo de Xu Weiwei estas tie. La instalaĵoj kaj ornamado de la ĉambroj montris riĉecon de la mastro. En foto pendiĝanta sur muro, rideto de 3 membroj de la familio estas tre bela. La filino de Weiwei jam estas tiel alta kiel ŝi.

Weiwei diris al ni, ke nun ŝi havas iun afiŝan kompanion. Ŝia edzo laboras en iu taksia kompanio. Ŝia filino lernas en iu mezlernejo en la urbo Dalian.

"En iu periodo, mi administris preskaŭ ĉiujn reklamojn en Tangshan. Ĝenelare, mi estas okupita, kaj ankaŭ li. Nia familio estas kun rapida ritmo. Nia filino estas komprenema, ŝi scias, ke mi malfacile laboras. Ŝi estas tre memstara."

La hejmo de Weiwei en tempo antaŭ la tertremo estis en la strato Jianshe, la plej bela ĉefa vojo de Tangshan nun. Ĉe ambaŭ flankoj de la vojo staras multaj altaj konstruaĵoj, kaj vivas multaj homoj. Tie, la reklamaj lampoj faritaj de la kompanio Weiwei brilas en nokto.

Nuntempe Dang Yuxin laboras en Tangshan-a Handikapula Federacio. Ĉiutage ŝi liveras helpon al la handikapuloj, kiuj bezonas helpon. Li ankaŭ respondecas pri efektivigo de iuj favoraj politikoj. Ŝi faras tiun laboron tre ĝoje. Ŝi diris:

"La handikapuloj, kun kiuj mi kontaktiĝis, havas iajn rilatojn kun travivaĵo de Tangshan, t.e. multaj homoj estas paralizaj. Eksciinte, ke mi estas tertrema orfo, ili havas sortorilatan sendon, kaj ŝatas diri la malfacilajn aferojn al mi."

La edzo de Yuxin laboras en la termodinamika kompanio de la urbo. Ilia filo estas aktiva kaj aminda. Ŝi diris, ke ŝia enspezo estas stabila, vivo estas feliĉa, ŝia laboro estas signifoplena, kaj la vivo pli kaj pli boniĝos.

Kompreneble ne ĉiuj orfoj vivas glate. Post la tertremo, la urbo Tangshan emfaze disvolvis industrion. Post kiam iuj relative malprogresaj ŝtataj industriaj entreprenoj estis transvenditaj aŭ reorganizitaj, iuj laborantoj elposteniĝis. Elposteniĝinte el iu karbminejo antaŭ 5 jaroj, Zhang Lizhi trovis postenon pri purigado en iu konstruaĵo.

Nuntempe la spirita stato de Zhang Lizhi estas sufiĉe bona. Ŝi diris:

"Mi havas sanan filon, edzon, kiu amas min, kaj perfektan familion. La socio tiel multe zorgas pri ni la orfoj, do nenio estas pesimisma. Mi esperas nur sekure kreskigi la infanon, por ke li sin dediĉu al nia lando."

Kompare kun pompa la hejmo de Xu Weiwei, la hejmo de Zhang Lizhi ŝajnas malriĉa. Ĝi estas nur dometo kun areo de iom pli ol 20 kvadrataj metroj. La televidilo kaj fridujo estis aĉetitaj antaŭ ilia geedziĝo. La kuirejo estis konstruita en korteto antaŭ la dometo. Kaj ili devas iri al publika necesejo. Sed Zhang Lizhi estas kontenta pri nuntempa ĉiutaga vivo. Ŝi plej kontentas pri sia filo, kiu lernas tre bone en elementa lernejo.

Ankaŭ Ye Haihua, la edzo de Zhang Lyzhi, silentema kaj kun malhela haŭto, estas laboranto.

"Mi opinias, ke mia edzino estas tre bonkora, forta kaj milda."

Pri la 30-jariĝo de la tertremo, Zhang Lizhi estas tre kvieta. Ŝi volas iri al Monumenta Placo kontraŭ Tertremo por rememori siajn forpasintajn familianojn kaj parencojn.

Ankaŭ Dang Yuxin volas iri al la placo portante sian infanon kaj diri la rakonton pri siaj geavoj. Xu Weiwei uzis specialan manieron por rememori la eventon. Ŝi helpis iun kompanion plani Memoraktivadon pri 30-jariĝo de tanshan-tertremo. Ŝi diris al ĵurnalisto, ke la plano de aktivado estas vigla kaj aktiva kun dancado kaj kantado. Ni rememoras la 30-jariĝon de la tertremo kaj perdado de parencoj ĝuste por neniam forgesi la novan vivon de tangshan-anoj post 30 jaroj.

"Ni rememoras la ŝanĝiĝon de Tangshan en pasintaj 30 jaroj post la tertremo kaj la altiĝon de la vivnivelo. Efektive ni devas liberiĝi el la malĝojo kaj pene labori. Ni ne devas ĉiam rememori la pasintecon."

Irante sur la strato de Tangshan, homo renkontita de vi eble estas la orfo en la tertremo. Ili eble jam fariĝis entreprenisto, registara oficisto aŭ nur estas servisto kaj komercisto. Ilia mieno estas kvieta. Post tiu katastrofo, la homoj povas trankvile akcepti multe da aferoj. Ĉar daŭras la vivo kaj la espero portata de vivo.