• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-02 19:34:20    
En antaŭa duono de 2006 ĝenerale funkciis stabile eksport-importado de ĉinaj agrikulturaj produktoj

cri
En antaŭa duono de 2006 ĝenerale funkciis stabile eksport-importado de ĉinaj agrikulturaj produktoj

En la antaŭa duono de la kuranta jaro, ĝenerale funkciis stabile la eksport-importado de ĉinaj agrikulturaj produktoj, kaj la eksport-importa sumo de agrikulturaj produktoj estas preskaŭ 30,3 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je pli ol 15% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. Interalie, la kreska rapideco de importado klare superis tiun de eksportado, la malfavora saldo atingis 2,15 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj jam superis la skalon en la lasta jaro.

Tion raportisto sciis el la ĉina Ministerio pri Komerco en la 2-a de aŭgusto.

Ĉina aŭta produktkvanto atingos 7 milionojn ĉijare

La 2-an de aŭgusto en Pekino, vicprezidanto de la ĉina Federacio de Mekanikaj Industrioj s-ro Zhang Xiaoyu diris, ke en la antaŭa semestro ĉijare, Ĉinio produktis pli ol 3 milionojn kaj 880 milojn da aŭtoj, kaj la jara totala produktkvanto atingos 7 milionojn. Li diris, ke influate de la struktura reguligado de entreprenoj kaj pliiĝo de merkataj bezonoj, en la pasinta jaro la ĉina aŭta industrio iam sin trovis en stagno, sed en la antaŭa semestro ĉijare, ĝi realigis la restarigecan kreskon, la totala intereza sumo de la ĉinaj aŭtaj entreprenoj kreskis je 70% kompare kun tiu en la sama periodo pasintjare, kaj antaŭkalkulite ,la jara totala intereza sumo atingos 60 miliardojn da juanoj.

Laŭ antaŭkalkulo de koncerna departemento, en la jaro 2010, la jara produktkvanto de ĉinaj aŭtoj atingos 10 milionojn, kaj eniros en la antaŭajn tri vicojn de la mondo.

En unua duono de kuranta jaro eksporta kvanto de limuzinoj de Ĉinio superis tiun de tuta pasinta jaro

La eksporta kvanto de aŭtoj de Ĉinio rapide kreskis jam sinsekve 3 jarojn. Inter ili, eksporta kvanko de limuzinoj atingis 34 mil en unua duono de la kuranta jaro, kiu kreskis je proksimume 260% kompare kun tiu de la unua duono de la pasinta jaro, kaj superis tiun de la tuta pasinta jaro.

Nia raportisto informiĝis pri tio el la ĉina komerca asocio pri importado kaj eksportado de maŝinaj kaj elektraj produktoj.

Ĉina Medio-protekta Administracio organizas rektajn organojn por kontroli lokan medio-protektadon

Nuntempe la ĉina Ŝtata Medio-protekta Administracio jam startigis organizadon de 5 lokaj inspektaj centroj pri medio-protektado, kaj tiuj organoj rekte sub la Ŝtata Medio-protekta Administracio plifortigos kontroladon al la medio-protekta laboro de lokaj registaroj.