• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-03 07:27:57    
Aŭtoraj Vortoj

CRI

Lu Yao naskiĝis en la gubernio Qingjian de la provinco Shaanxi, 1950. Li kreskadis en monta regiono, nutrate de malriĉa familio. La medio kun stagna vivritmo kaj obskurantismeco ekscitadis al li denaskan revemon kaj aspiron al nova vivo. En 1971, aĝante nur 21 jarojn, li jam publikigis verkojn. Liaj noveloj "Umeoj en Vintraj Vento kaj Neĝo" kaj "Pliaĝa Fratino" ĝuigis al li premiojn. En la 10-a de septembro, 1982, li aperigis artikolon pri sia verkado de "Homa Vivo". Bonvole legu kelkajn alineojn:

"Efektive, mi laǔeble strebis ĝuste al tio, ke herooj estu ne simplaj kaj ĉeftemo ne surfaca. Tiam mi jam klopodis prezenti vere kaj esence en la verko enhavon de tiutempa vivo. En tutaj 3 jaroj mi ĉagreniĝis por ĝi. Ho ve! Ege tristige! Deprimiĝo kaj malespero ondadis tra la tuta procezo. Mi tute ne sciis, kiel aranĝi grandan kvanton da rilatoj, komplikaj, araneaĵecaj kaj multatavolaj. Ne havante profundan komprenon pri evolua fadeno de la ĉeftemo, verkisto sentas ja morton eĉ pli agrabla ol la vivo. Laǔ mia sperto tia procezo estas ankaǔ tiu de luktado de aǔtoro kontraǔ propraj supraĵeco kaj senpoveco. Kia la rezulto, tio dependas de firmeco kaj krudeco.

"Nun mi parolu pri sporadaj meditoj antaǔ la verkado! La nuna socio de nia lando estas kvazaǔ trefokruciĝo nove konstruita en Pekino, tavolo super tavolo, kun granda komplekseco. Kaj "enklavo" inter la kamparo kaj urbo (Tio estas mia invento, ke mi uzas ĉi-sence la vorton "enklavo", kiun mi fakte jam esprimis en tiu kunveno kiun vi kaj k-do Hu Cai prezidis por ke verkistoj de la regiono ĉirkaǔ Xi'an diskutu pri kamparaj temoj) estas trefokruciĝejo super trefokruciĝejo. Jam okulfrape elstariĝas la ekstreme grava flanko en la malsimpla strukturo de la nuntempa vivo, sekve de tio, ke kaj la urboj kaj la vilaĝoj mem senĉese ŝanĝiĝas kaj evoluas, la urba vivo atakas la kamparan kaj ĉi lasta influas la unuan, la kampara vivo tendencas urbaniziĝi, moderna vivmaniero forte konfliktas kun la tradicia, civilizo kolizias al postiĝinteco, moderna ideologio karambolas kontraǔ rutinaj moralo kaj koncepto. Ĉiuj kontraǔdiroj manifestiĝas en la politiko, ekonomio, kulturo, penso, konscio, spirito, etiko kaj aliaj de nia socio, pli kaj pli evidente, pli kaj pli komplike.

"Vi scias, ke mi estas filo de kamparano. Kreskinte en vilaĝo, mi forlasis ĝin, iris unue en urbeton por lukrado, kaj poste al granda urbo. La kamparon mi almenaǔ fundamente konas; al urbo mi klopodas redukti fremdecon. Relative dirite, mi plej intime konas la "enklavon", en kiu mi pasigis longan tempon kaj al kiu eĉ nun mi ofte revenas. Foje mi deklaris, ke mi plej profunde scias nur tiujn homojn, kiuj rure gustas kaj urbe odoras kaj al kiuj eĉ nun mia kontakto ne rompiĝas. Tio dependas de miaj travivaĵoj kaj aktuala stato. Fakte mi mem apartenas al tiaj homoj. Estas do nature kaj certe, ke mi elektis koncernajn objektojn por la novelo "Homa Vivo". La problemo kuŝas nur en tio, kiel mi esprimu ĉion. Jen la medolo, min doloranta."