• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-03 15:31:17    
Fama templo Biyun apud parko Xiangshan en Pekino

cri

Enirinte la orientan templan pordon, vi venos al la unua korto, kie esas la Ĉielreĝa Halo. Post tiu halo troviĝas la dua korto, kiu sidas en la mezo de la templo, kun ŝtona ponto, orfiŝa lageto ĉirkaŭata de blanka ŝtona balustrado, blankŝelaj pinoj, ginkoj kaj ŝtonaj kolonoj kun sutro. En la korto staras la Bodisatva Halo, kiu konstruiĝis en la dinastio Ming. Sude de ĝi sin trovas la Arhata Halo, originala budhisma konstruaĵo, en kiu estas 508 skulptitaj arhatoj en malsamaj pozoj. Estas tre interese, ke sur trabo sidas statueto de bonzo Jigong. Oni diras, ke ankaŭ li origine estis arhato, ĉar li alvenis malfrue kaj la sidlokoj estis okupataj de la aliaj, tial li devis resti sur la trabo. En la halo la arhatoj estas metiaj en kelkaj cirkloj. Ĉiu statuo el ligno altas ĉ. 1,5 metron. La plejparto de la statuoj sidas kun diversaj mienoj rideta, medita, ridega, dolora kaj kolera. La tuta konstruaĵo kaj la skulptitaj statuoj estas valora religia artaĵo. Norde de tiu halo troviĝas kelkaj domoj destinitaj por ripozejo de la vizitantaj imperiestroj.

Trapasinte la Bodisatvan Halon, vi povas atingi la trian korton, kie staras la Memora Halo de Sun Jatsen. Malantaŭe sin trovas kvieta ĝardeneto kun fontakvo lirlanta el ŝtonaj fendoj, tiel ĝi portas la nomon Fonta Korto. Tie troviĝas ankaŭ la Tri-fea Kaverno kaj kurioza arbo.

La lasta konstruaĵo estas la Vajra Pagodo, kiu situas okcidente de la Memora Halo de Sun Jatsen. Ĝi estas la plej malantaŭa kaj plej alta parto de la templo Biyunsi. Ĝi konstruiĝis en 1748 imite al la templo Wutasi en la nordokcidenta parto de Pekino. Ĝi sidas vizaĝe al oriento, sur 34,7 metrojn alta montdeklivo. Sur la 2-etaĝa bazamento staras kvin 13-etaĝaj kvadrataj pagodoj, du rondaj lamaismaj pagodoj kaj unu eta vajra pagodo. Post la forpaso de d-ro Sun Jatsen en la 12-a de marto, 1925, lia ĉerko sidis en la Vajra Pagodo kaj en majo de 1929 translokiĝis al la monto Zijinshan en la urbo Nankino, suda Ĉinio. Liaj ĉapelo kaj vestoj estas konservataj ankoraŭ en la pagodo kiel memoraĵo. De tiam la pagodo portas alian nomon "Tombo de Ĉapelo kaj Vestoj de D-ro Sun Jatsen". La ok pagodpintoj formis variajn konturojn. Ili ĉiuj konstruiĝis el ŝtono kaj surhavas multajn reliefojn, ekzemple figuroj de grandaj kaj malgrandaj budhoj, ĉielaj reĝoj, forteguloj, drakoj, feniksoj, leonoj kaj nuboj. Tiu konstruaĵaro vere estas artaĵo kombinanta ĉinajn gravuran kaj arkitekturan artojn, kvankam ĝi estas de tipa hinda stilo. Ĉiu, kiu vizitas la parkon Xiangshan, certe ne forgesas pririgardi la faman templon Biyunsi.