• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-03 20:23:16    
Novaj vidindaĵoj de Tri Gorĝoj ravas pli multajn turistojn

cri
En la fluoj de Tri Gorĝoj estas konata rivereto Shennong. Ĝi longas je 60 kilometroj, estas borderata de krutaj klifoj ambaŭborde, sur la rivera surfaco reflektiĝas konturoj de groteskaj montpintoj kaj sveltaj bambuoj, kiuj faras la riverakvon smeralde verda. La plej mallarĝa loko de rivereto Shennong estas malpli ol 5-metra, kaj vojaĝantoj devas veturi per la boato sur ĝi. La verdaj kreskaĵoj, freŝa aero, kvieta medio kaj birda pepado impresas vojaĝantojn per super-natura ĉarmo.

Fraŭlino Wang Yuan, ĉiĉerono de la ĉina Internacia Turisma Servo, konigis, ke fakte similaj riveretoj troviĝas dekkelkaj sur la fluoj de Tri Gorĝoj. Ŝi diris:

"Dum ekskurso sur la riveretoj, oni devas veturi per sen-motora boato kun la salik-folia formo. Aprecante naturajn pejzaĝojn veturante per lignaj ŝipetoj, oni ofte sentas, ke ili estas brakumataj de la granda naturo."

Laŭ konigo, en la pasinta jarcento, kiam startiĝis la konstruado de inĝenieriaĵo ĉe Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero, transmaraj turistoj jam amase vojaĝis tien, kaj en la kuranta jarcento, ekzemple nur en la jaro 2005 sola, sume 200 mil ekter-landaj turistoj vizitis Tri Gorĝojn.

S-ro Huang Jie, oficisto de trafika fako de la ĉina Internacia Turisma Servo, diris, ke post la akvo-nivela leviĝo de Tri Gorĝoj, multaj turistoj ankoraŭ pli ŝatas vojaĝon sur Yangzi-rivero en somero. Li diris:

"La plej mallonga itinero aranĝita de ni por turistoj estas tiu inter Chongqing kaj Yichang. Ni liveras ĉartitajn ŝipojn, kaj ambaŭbordaj vidindaĵoj estas tre belaj kaj plaĉaj al ekster-landaj turistoj."

Nuntempe, la inĝenieriaĵo de Tri Ĝorĝoj sin trovas en la primara stadio de akvorezervado. En la jaro 2009, kiam la inĝenieriaĵo estis finkonstruita, la akvo-nivelo de Tri Gorĝoj leviĝos ĝis 175 metroj super la marnivelo, tiam la naturaj pejzaĝoj de Tri Gorĝoj estos ankoraŭ pli aprecindaj.

S-ro Gao Chao, vicestro de Turisma Buroo de la urbo Yichang, opinias, ke kiam la inĝenieriaĵo de Tri Gorĝoj estis finkonstruita, la naturaj kuriozaj mont-gorĝaj pejzaĝoj reciproke reflektiĝas kun la galerieskaj akvo-rezervejaj vidindaĵoj, donante neforgeseblan impreson al turistoj. Li diris:

"Tri Gorĝoj ĉiam estas mirindaj, belaj kaj variaj je bildoj, kaj fariĝos pli kaj pli ĝuindaj. Ni esperas, ke transmaraj turistoj fiksos sian rigardon sur tiu vizitinda loko kun mirigaj naturaj pejzaĝoj kaj aprecindaj kulturaj vidindaĵoj. Ni liveras la plej bonan servon kaj zorgeman aranĝon por ili."

Karaj amikoj, se vi interesiĝas pri la novaj vidindaĵoj de Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero, la plej longa rivero de Ĉinio, bonvole vojaĝu tien, kaj vi certe opinios la vojaĝon tre inda.