• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-07 17:01:11    
Ĉina antikva tradicia metiarto vakso-tinkturado

cri

Kompreneble pri arto de vakso-tinktura pentraĵo, pentrado estas baza kapablo. En tiu flanko, estas Huang Yongyu, onklo de sinjoro Xiong Chengzao, kiu donis grandan helpon al li. En butiko de sinjoro Xiong, la raportisto rimarkis, ke pluraj vaksotinkturaĵoj tuŝas temon de lotusoj. Sinjoro Xiong emociite rememoris sian lernadon de pentrado pri lotusoj. Li diris:

"Estas mia onklo, kiu donis al mi grandan influon, precipe en pentrado. Unue mi sciis nenion kaj ofte iris al lia hejmo por peti instruadon. Kiam li estis libera, li sincere kaj emocie klarigis al mi lertecon de pentrado. En tago de lia 80-jaraĝo, mi iris al lia hejmo. En tiu tago, li estis tre ĝoja kaj diris al mi, ke mi rapide hejmeniru por preni etajn paperojn por fari pentradon de lotusoj. Aŭskultinte mi eĉ ne kredis miajn orelojn kaj demandis foje kaj refoje: Kun kia celo estas mia preno de paperoj? Li diris: rapidi al via hejmo por preni etajn paperojn por ke mi instruu vin fari pentradon de lotusoj. Tiam mi vere kredis miajn orelojn kaj tuj rulevenis al mia hejmo. Poste li instruis min fari pentradon de lotusoj, inkluzive de involukroj, lotusfolioj, stamenoj kaj tiel plu. Li kaj pentris kaj pacience eksplikis kaj ĉio ĉi tio estas gravurita en mia koro. Fine li demandis min: ĉu vi memoris lertecon pri pentrado de lotusoj? Mi respondis: jes, mi bone memoras."

Nun sinjoro Xiong jam lertas en pentrado kaj sur liaj vakso-tinkturaĵoj videblas homoj, vidindaĵoj kaj aliaj. La raportisto propraokule aprecis procezon de produkto de vakso-tinkturaĵoj. Unue li metis ŝtofon surtablen, varmigis vakson kiel sukon kaj tiam komencis pentradon per vakso. Ĝenerale li faras pentradon pri floroj, birdoj, fiŝoj kaj aliaj per medito en sia cerbo, estas kaj pitoreske kaj vivsimile. Post plenumo de pentrado, li ĵetas la ŝtofon kun pentraĵo al tinkturujo. Fine estas boligo de la ŝtofo tinkturita. En loko de disfandiĝa vakso, aperas desegno kun koloroj blua kaj blanka.

Sinjoro Xiong diris al la raportisto, ke la vakso-tinkturado havas longan historion kaj komence ĝi servis kiel ornamo de fasonoj. Tamen li volas fari novigon kaj krei malsamajn artaĵojn, alie li sekvu alies paŝojn por ĉiam. Nun sur liaj vakso-tinkturaĵoj, vakso ludas gravan rolon por manifesti tavolon en artaĵoj. Li diris:

"Vakso havas similan rolon kun la ĉina inko kaj povas manifesti tavolon, kiaj koncentriteco, maldenseco kaj turno de koncentriteco al maldenseco. Ekzemple vakso-tinkturataj lotusoj kun diverstavolaj koloroj havas similan efikon kun lotusoj sur tuĉpentraĵoj kaj povas manifesti lertecon de ĉinaj pentraĵoj, kiaj koncentriteco, maldenseco, sekeco, malsekeco kaj koakseco."

Tamen sinjoro Xiong Chengzao ne kontentas pri la nuna rezulto, sed senĉese provas fari kreadon de metilerteco. Nun li plibonigas sian pentradon pri vidindaĵo rilate al la antikva urbeto Fenikso. Iam iuj ridis pro lia insisto, li diris, ke montoj, riveroj, palafitoj kaj urbopordegoj de la antikva urbeto estas belegaj kaj mi ne estas retenata por fari pentradon.