• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-08 17:14:24    
Famaj vidindaĵoj de Lanzhou

cri

La Kvinfonta Monto estas konata turisma pitoreskejo en nordokcidenta Ĉinio. Ĝi estis ekspluatita en la dinastio Han antaŭ pli ol 2 mil jaroj. En la jaro 1955 ĝi estis konstruita kiel ĝardenon. La ĉefa konstruaĵo sur la monto estas la templo Chongqing starigita en la dinastio Ming (1368-1644). En la ĉefa halo troviĝas bronza budhostatuo alta je 5 metroj kaj peza je proksimume dekmil kilogramoj. En pavilono pendas fera sonorilo farita en la jaro 1202. Ĝi altas je 3 metroj kaj pezas je dekmil kilogramoj. Ĝi sonoras dure kaj klare kaj estas unu el la dek plej famaj vidindaĵoj de la antikva urbo Lanzhou.

La Kvinfonta Monto altas je 1600 metroj super la marnivelo kaj havas en si kvin fontojn. Inter ili la fonto Huiquan estas la plej renoma pro la dolĉa kaj travideble klara akvo taŭga al infuzado de teo.

La fera ponto de la Flava Rivero estas nomata la unua ponto de la Flava Rivero. Ĝi estas nepre vizitinda loko en Lanzhou, same kiel Granda Muro kaj Imperiestra Palaco en Pekino. Antaŭ longe, por transpasi la Flavan Riveron, oni povis uzi nur ŝafledan floson pro torentaj fluoj kaj danĝeraj ondoj de la rivero. En la jaro 1907 oni konstruis tie la feran ponton longan je 250 metroj kaj larĝan je 8 metroj. Proksimume 200 metrojn okcidente de la ponto troviĝas kabla ponto, per kiu turistoj povas transpasi la Flavan Riveron kaj atingi alian vidindaĵon -- la monton Blanka Pagodo.

La monto Blanka Pagodo havas sur si la samnoman templon konstruitan en la dinastio Yuan (1206-1368). Ĝia malsupra parto figuras ronde, kun trajto de la fruatempa hindia templo, kaj ĝia supra parto kun 7 etaĝoj kaj 8 facoj tamen montras la ĉinstilan pavilonan formon.

La monto Blanka Pagodo distancas de la Flava Rivero malpli ol cent metrojn. En la antikveco, piede de la monto konstruiĝis pasejo Jincheng, milita fortreso fama pro topografia kruteco.