• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-08 19:44:14    
La mondo intimiĝas al ĉina lingvo

cri
La angla lingvo ofte estas unua elekto, kiam oni volas lerni duan lingvon. Ĝi ankaŭ estas tre grava internacia lingvo. Tamen sekve de la fortiĝo de ekonomio kaj altiĝo de internacia pozicio de Ĉinio, pli kaj pli multiĝas la homoj, kiuj lernas la ĉinan lingvon kiel la duan. Laŭ statistiko, nun pli ol 30 milionoj da homoj, kies patrina lingvo ne estas la ĉina, lernas la ĉinan lingvon. Multaj el ili konsideras, ke scipovi la ĉinan lingvon estas grava faktoro por homoj kaj entreprenoj en internacia konkuro. En hodiaŭa programero, ni parolu pri tiu temo.

Kerstin Storm, kun ora hararo kaj bluaj okuloj, estas studento de Germana Minstela Universitato. Ŝi ekinteresiĝas pri la ĉina lingvo kaj Ĉinio, kiam ŝi lernis en mezlernejo. Sed tiam ne troviĝis leciono pri la ĉina lingvo en ŝia lernejo. Kiam ŝi lernas en universitato, Kerstin Storm finfine povis lerni la ĉinan lingvon. Post 4-jara lernado, nun ŝi povas lerte interflui kun siaj samklasanoj per la ĉina lingvo. Ŝi diris al ĵurnalisto, ke lernado de la ĉina lingvo estas bona elekto.

"Nun troviĝas multe da ŝancoj en Ĉinio. Amaso da germanaj kompanioj starigis branĉajn agentejojn en Ĉinio. Pli kaj pli intimiĝas la komercado inter Ĉinio kaj Germanio. Tial mi pensas, ke lernado de la ĉina lingvo utilas por trovi laboron."

Kerstin Storm diris, ke pli kaj pli multiĝas la nombro de lernantoj de la ĉina lingvo en Germanio. En la komenco de ŝia lernado en universitato, nur estis 10 lernantoj en ĉiu ĉinlingva klaso, sed nun jam estas 40 lernantoj.

Fakte la ĉina lingvo estas kompleksa, precipe por okcidentanoj. La tono kaj formo de la ĉina lingvo ĉagrenas tiujn lernantojn. Tamen sekve de la disvastiĝo de la ĉinaj reformado kaj malfermo kaj kontinua kaj rapida kresko de ekonomio, la kontaktiĝo inter Ĉinio kaj la mondo pli kaj pli vastiĝas kaj profundiĝas. Multiĝas la nombro de la fremdlandanoj, kiuj volontas lerni la ĉinan lingvon.

Sinjorino Wang Chao estas ĉina instruisto, kiu instruas la ĉinan lingvon en Korea Respubliko. Ŝi diris al ĵurnalisto, ke nun multe da homoj en Korea Respubliko prenas la ĉinan lingvon kiel la duan lingvon. Ŝi kortuŝiĝas pro la entuziasmo de la lernantoj pri lernado de la ĉina lingvo.

"Iu virino estis okupita pro sia laboro, tial ŝi ofte malfrue alvenis por lerni la ĉinan lingvon. Kvankam ŝi havis malmultan tempon, tamen ŝi plunumis la hejmtaskon ĉiufoje. Dum la instruado, mi trovis, ke la popolo de Korea Respubliko ŝatas la ĉinan lingvon kaj interesiĝas pri Ĉinio. Ili esprimis volon por labori aŭ veturi al Ĉinio. Mi ĝojas, ke per mia laboro mi povas konstrui la ponton por ke la popolo de Korea Respubliko konu Ĉinion."