• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-09 09:21:33    
Babilado pri Hutong de Pekino

cri
En Pekino popularas la diro: "Sen eniri en Hutong, estas malfacile koni Pekinon kaj ankaŭ vane vojaĝi al Pekino." En la ĉina lingvo, la vorto "Hutong" signifas strateton. En Pekino, grandaj kaj malgrandaj Hutong interplektiĝas kaj dislokiĝas en la tuta urbo kiel vejnoj, kaj formis unu el la trajtoj de la urbaj konstruoj. Se fremduloj volas profunde percepti la antikvan kulturon kaj vivetoson de Pekino, nepre necesas por ili penetriĝi en Hutong de la malnova Pekino.

Laŭdire, Hutong emerĝis en Pekino en la 13-a jarcento, kiam Pekino estis difinita kiel ĉefurbo de la dinastio Yuan, kies regantoj estis mongoloj. La vorto Hutong devenis de la mongola lingvo, kaj signifas "akvan puton". Origine Hutong de Pekino estis dispoziciataj laŭ la dislokiĝo de putoj, ĉar laŭ opinio de tiamaj pekinanoj, necesas garantii, ke en ĉiu Hutong estu akva puto. Post centoj da jaroj, Hutong nun estas arkitektura termino de la urbaj stratetoj en la norda landparto de Ĉinio. En Pekino Hutong ĝenerale direktiĝas oriente okcidenten, larĝas maksimume je 9 metroj. En la pasinteco, ambaŭflanke de Hutong preskaŭ ĉiuj konstruoj estis tradiciaj domoj kun kvadrataj kortoj.

Karaj amikoj, ofte aŭdiĝas la kolportista oferta krio el Hutong. Aŭdinte la krion, indiĝenaj loĝantoj de Pekino certe scias, kia kolportisto eniris en Hutong. En la pasinteco, ĉiutage aŭdeblis la oferta krio en Hutong, sen interrompiĝo dum kvar sezonoj. Tiam, ne necesis por pekinanoj eliri el Hutong por aĉeti ion, ĉar kolportistoj alsendis diversajn varojn ĝis la pordo de ĉiu domo, penetriĝante en ĉiun Hutong. Oni diras, ke Hutong ne nur estas la en- kaj el-ira kanalo de ordinaraj loĝantoj de Pekino, sed ankaŭ similas al muzeo de popolaj moroj, en kiu restas multaj spuroj de la socia vivo.

La nombro de Hutong estas preskaŭ nekalkulebla. Iam oni konkludis, ke ilia nombro superis 6 mil. Laŭ ĝenerala aspekto, Hutong kun grizaj muroj kaj grizaj tegoloj estas similaj unu al alia sen ia ajn trajto. Tamen fakte, ĉiu Hutong havas sian propran historion aŭ rakonton. Folkloristo s-ro Li Mingde diris, ke laŭ karakterizaj nomoj de Hutong, oni povas konjekti tiaman vivon de Hutong, kaj iuj nomoj de Hutong entenas aspiron de loĝantoj.

"Iu Hutong nomiĝas Profunde de Floraro, tiu nomo aŭdiĝas tre bela. En iu Hutong iam loĝis personulo aŭ tre influa persono, do ofte okazis, ke tiu Hutong portas ties nomon ĝis nun."

S-ro Li Mingde diris, ke iu Hutong, kiu similas al bambua stango laŭforme, do nomiĝas Hutong de Bambua Stango; alia Hutong, kies formo similas al la jada zono de burokratoj, do nomiĝas Hutong de Jada Zono; tria Hutong, kie oni vendis longajn pipojn en la pasinteco, nomiĝas Oblikva Hutong de Longa Pipo.