• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-10 16:44:45    
Iom pri filmoj Legendo pri Monto Tianyun (foto)

cri

Filmo kameraita de ĉina fama reĝisoro Xie Jin estas grava filmo en la ĉina filma historio. La filmo estis kameraita en la jaro 1980 nelonge post ĉina praktiko de politiko pri reformado kaj malfermo. En la filmo troviĝas iu fenomeno pri kiso inter ĉefrolulino ludita de Wang Fuli kaj ĉefrolulo kaj la kisa fenomeno fariĝis fokusa novaĵo, pri kiu diskutis homoj el la ĉinaj diversaj rondoj.

Tiam en preskaŭ 30 jaroj, en ĉinaj filmoj ne aperas enhavo pri intimeco inter viro kaj virino. Tamen por Wang Fuli, vangofrapo fare de edzo al ŝi en la filmo donis plej profundan impreson. Tiam munta tekniko de filmo estis malprogresinta, tial ĉiu film-fenomeno estis vera. Ŝi rememoris:

"Post la unua frapo, kvankam aperis ruĝa signo, tamen mi ankoraŭ estis firma. Ekster atendo, la ĵus kameraita fenomeno ne estis aprobita. Reĝisoro diris, ke la kameraado daŭru post ioma ripozo. Sekve post la duafoja frapo, mi vere malfacile staris. Mi diris kun skuiĝa korpo, ke ne gravas, ne gravas."

Wang Fuli ludis plurajn rolojn kun hela karakterizo. Ŝia prezentado estas ĝusta kaj natura kaj al ĉiuj filmoj ŝi plene sin ĵetis kaj faris klopodon ekster alies imago. En filmo adaptita el samtitola dramo de ĉina fama teatro-verkisto Cao Yu, Wang Fuli ludis rolon de putino Cuixi en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento. Por atingi kompletan similecon al la putino en la filmo, Wang Fuli lasis al ŝminkisto ŝmiri flavecon sur siaj dentoj kaj fiksi la koloron per gluo. Pro tio, en kameraado, ŝi ne povis manĝi kaj trinki. Estis malkomforte por ŝi, tamen ĝi konformis al figuro de la putino, kiu longtempe fumis. Por ludi la rolon, ŝi ellernis fumadon kaj tago post tago havas kutimon fumi. Parolante pri sia forigo de la kutimo, Wang Fuli diris:

"Aktorino devas protekti haŭton kaj mi ankoraŭ devas fari prezentadon de pekina opero. Tial mi devigis min forigi fumadon. Estis ege malkomforte tiam. Post unu semajno, mi sukcesis. De tiam mi neniam tuŝas cigaredon."

Ankaŭ Wang Qun, edzo de Wang Fuli estas aktoro, tamen li ne ĝuas same grandan famecon kun Wang Fuli. Ili geedziĝis antaŭ dek jaroj kaj ĉiam tenas bonan emocion. Wang Fuli, aktorino populara en la 70-aj kaj 80-aj jaroj de la pasinta jarcento ĉiam tenas kvietan senton kaj spertas vivon de ordinaraj homoj.