• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-11 07:27:05    
Tao Yuefu: Telefoni al Hejmo

CRI

En malliberejo estas telefono, kiun arestitoj povas disponi. Ordinare ne multaj malliberuloj telefonas. Sed hodiaǔ, la lastan tagon de la jaro, apenaǔ komisaro malfermas pordon, amaso da homoj svarmas al la pordo. Ili volas doni kaj ricevi novjaran saluton anticipe.

Chen Fei ankoraǔ staras ĉe la pordo, kun la brovoj kuntiritaj kaj la koro forte batanta. Plurfoje li levas la piedon por enpaŝi, tamen la piedo nur tremas kaj refalas. Humidas al li la manoj, kunpremiĝas la lipoj. Fine li eniĝas, la lasta.

"Komi-komisalo... mi... mi volas telefoni!" Rigidas lia lango kaj softas lia voĉo, kvazaǔ zumo de moskito.

"Al kiu?"

De 4 jaroj neniu vizitas ĉi tiun karcerulon, nek letero venas. Sed subite li volas telefoni al sia familio! Strange!

"Numero ne gravas. Mi... mi volas nur... aǔskulti samlokanan voĉon kaj informiĝi pri ŝanĝiĝo de la naskoloko, kaj... kaj raporti pri mia remuldiĝo." Tute ruĝas lia vizaĝo, profunde kliniĝas la kapo.

La komisaro fiksis la okulojn al li, provante penetri lian koron per komprenema kaj tenera rigardo. Li milde mansignas kaj afable kapjesas.

"Kiu?" Voĉo de virino.

Forte batas la koro de Chen Fei. "Mi... mia nomo estas Chen Fei."

"Kiun vi deziras?"

"Mi de-de-dezilas vin!" Li balbutas.

"Viaj nervoj malsanas?" Kaj ŝi remetas la aǔdilon.

Tikas la vizaĝo de Chen Fei, kiu longe silentas. Fine, kuraĝigite de la komisaro, li relevas la aǔdilon...

"Vi ne konas min, nek mi vin, sed mi tre volas babili kun vi, ĉu bone?"

"Bone!" Voĉo knaba.

"Mi forlasis nian urbon antaǔ 4 jaroj. Ĉu vi povas rakonti pri ĝia ŝanĝiĝo?"

"Povas... sed vi mem vidos, se vi revenos."

"Mi ne povas iri hejmen."

"Kial?"

"Ĉar... ĉal mi ne havas tempon. Bonvole!"

"Nia urbo forte noviĝis. Bela urbo. Nia familio transloĝiĝis el kabano en novan domegon. Nun ni povas senpage viziti parkojn kaj lerni ion en retejo. Kaj..."

La koro de Chen Fei flugas al la hejmoloko, en lian infanecon. Brilo

fulmas sur lia vizaĝo.

Dankinte la knabon, li fingre premas butonojn sur la ciferplato. Baldaǔ li aǔdas feblan voĉon de junulino. "Gdeng!" Lia koro kvazaǔ plonĝe falus en glacian abismon. Li komencas per tremanta voĉo:

"Saluton!"

"Kiu vi estas?"

"Mi estas krimulo. Mi sincere petas, ke vi bonvole aǔskultu mian konfeson!"

Ŝi diras plu nenion, tamen ŝi ne lasas la aǔdilon.

Kaj li pli kuraĝas. "Antaǔ 4 jaroj, vespere de iu tago, en la florĝardeno de la urba nordo, mi... mi, tute ebria, vidis knabinon... devigis, ke ŝi donu sian sakon. Ŝi treme etendis la sakon al mi. Mi volis foriri, sed ŝia ĉarmo retenis min... ne ne, mia fiintenco haltigis min, kiam mi vidis ŝin tre bela. Kiam mi volis perforti ŝin, kelkaj preterpasantaj studentoj savis ŝin kaj eskortis min al la polico. Kaj de tiu tago mi estas en tiu ĉi malliberejo. Mi... mi forte pentas... Vi aǔskultas?"

"Aǔskultas!" Sed ŝi tuj remetas la aǔdilon.

Chen Fei sentas sin malŝarĝata. Lasinte la aǔdilon li eliras, sed ĝuste tiam la telefono tintas. Levinte la aǔdilon, la komisaro aǔskultas.

"Chen Fei! Revenu! La ĵusa knabino volas diri kelkajn vortojn al vi."

Chen Fei prenas la aǔdilon kaj sentas varmon flui tra la korpo.

"Se vi sincere pentos kaj strebos al nova vivo per konscienco kaj ŝvito, vi ricevos ĉies pardonon kaj indulgon, inkluzive de tiu knabino, kiun vi teruris per..."

Larmoj susuris el la okuloj de Chen Fei.