• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-11 16:23:50    
Raporto pri germana esperantisto Heinz Schindler

cri
La suba raporto estas el gazeto "Hungara Fervojista Mondo". Jen ĝia unua parto.

Post longa paŭzo mi denove daŭrigas nian popolaran riportserion. Nun mi sukcesis fari intervjuon parte skribe, parte buŝe kun eminenta esperantisto, helpema homo kaj la "vojaĝanta ambasadoro" de Esperanto. Jen s-ro Heinz Schindler el Germanio.

1. Kiel vi konatiĝis kun Esperanto?

Jam kiel knabo mi legis multe pri aliaj landoj kaj ŝatis vojaĝi. Iam mia patrino rakontis al mi, ke ŝi laŭ deziro de sia ĉefo en librovendejo okaze de la 4-a Universala Kongreso de Esperanto en 1908 en Dresden dum duona jaro lernis Esperanton, por ke oni povis fari ŝildon en la montrofenestro: Esperanto parolata. Sed en la jaroj antaŭ ĝis fino de la 2-a mondmilito en Germanio kaj Ruslando Esperanto estis malpermesata. Cetere, mian solan vojaĝon al eksterlando antaŭ la milito mi faris de Wien al Budapest kaj reen per aviadilo, kiu dum tiu tempo por junulo estis tre eksterordinara.

En aŭgusto 1945 mi venis el rusa militkaptiteco al mia hejmurbo Meissen en la tiam okupita zono de soveta armeo en meza Germanio. Tie en novembro 1946 oni anoncis Esperanto-kurson. Nur trifoje mi partoprenis la studhorojn, ĉar en decembro 1946 mi transloĝiĝis al schwelm en okcidenta Germanio. En Schwelm en marto 1948 oni fondis Esperanto-grupon kaj faris kurson ĝis decembro 1948, post kiu mi povis legi, skribi kaj iom paroli. De la 25 kursanoj nur restis 5 kaj la grupo disiĝis pro manko de mono por kunvenejo, prefere pro la monoreformo en somero 1948. En januaro 1954 mi edziĝis.

2. Kiel vi vidas plifortigi kaj plivastigi la Esperanto-movadon?

Jam post la vizito de la francaj geamikoj en la GEFA-kunveno en jaro 1961 mi ekkonis, kiel grava estas, ke la naciaj Esperanto-grupoj baldaŭ ahvas kontakton kun eksterlandaj esperantistoj, kun kiuj ili povas praktiki sin en lingvoscio, interamikiĝi kaj korespondadi. Kiam mankas tiu travivaĵo, ne nur komencantoj rezignas kaj forlasas la grupon. Kiu restas en la grupo ĝis kiam ŝi aŭ li travivis internacian kongreson, plej ofte restos esperantisto. Tial mi ne nur vizitis la por ni kutimajn UK-on, IFEF-kongresojn kaj GEFA-jarkunvenojn, sed multajn aliajn kongresojn, jarkunvenojn kaj Esperanto-grupojn en aliaj landoj, por ke ili fariĝu internaciaj eventoj. Mi komencis tiun jam en la jaro 1965, kiam post la UK en Tokio mi sole estis kvin tagojn en Koreio, kie kvin esperantistoj vizitis min en la hotelo de Seul, akompanis min en la urbo kaj helpis min ricevi flugbileton por ekskurso al Pusan. Estas grave ankaŭ, ke spertaj esperantistoj dum kongresoj pacience parolas kun komencantoj, kiuj unuafoje kun espero kaj revoj venos al kongreso, kvankam ne ĉiu aktivulo povas akcepti pluajn korespondantojn. Do, oni ankaŭ povas plifortigi la Esperanto-movadon per malhelpo de perdoj. Ankoraŭ en la jaro 1965 mi montris miajn lumbildojn pri Japanio kaj Koreio ĉe la FFEA-jarkunveno en Lyon kaj en aliaj rondoj por varbi por la eblecoj, kiujn oni havas kiel esperantisto. Krome mi faris ĝis nun ok Esperanto-ekspoziciojn en la enirhalo de la distrikt-administraciejo en Schwelm, kiuj ĉiam daŭris 3-4 monatojn.