• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-11 16:50:20    
Brila estonteco de karbo

cri

En la pasintaj dekoj da jaroj karbo, unu el la fabrikantoj de varmeja gaso, estas rigardata kiel nepura energio detruanta la medion kaj ne estas ŝatata. Tamen pro altiĝanta prezo de petrolo pro tumulta situacio en la Mezoriento, karbo denove estas atentata. La periodaĵo "Epoko" montras en sia nova numero: Kun disvolviĝanta tekniko oni serĉas rimedojn por pure utiligi karbon. Eble iam karbo fariĝos la plej grava energio en la mondo.

Estas facile videbla la utileco de karbo kiel energio. La konservokvanto de karbo estas abunda, la prezo malalta kaj la provizado stabila. Multaj regionoj kun stabila situacio abundas je karbo. Dum ne stabilas la situacio en la Mezoriento, kie abundas la petrola rezervo. Laŭ antaŭkalkulo, la petrolo en la tuta mondo elĉerpiĝos post 66 jaroj. Kontraste al tio, la karba rezervokvanto de Anglio estas miliardo da tunoj kaj povas esti utiligata de Anglio dum 60 jaroj; ankoraŭ pli abundas la karbaj rezervokvantoj de Germanio kaj Pollando en Eŭropo, respektive kun rezervokvantoj de 6,7 miliardoj da tunoj kaj 14 miliardoj da tunoj. Antaŭkalkulate, en la estontaj 30 jaroj la bezonado pri elektroenergio de la tuta mondo pliiĝos oble. Nur petrolo neniel povos kontentigi la bezonadon de la homaro pri energio. Antaŭ ol trovi pli bonan surogaton, karbo probable estos neevitebla elekto.

Fakte, karbo neniam retiriĝas el nia vivo. En la pasinta vintro, por kontentigi bezonadon pri hejtado Germanio kaj Britio devigite pliigis la kvanton de utiligata karbo. En multaj aliaj landoj, inkluzive de Ĉinio, karbo ankoraŭ estas ĉefa energio.

Sciencteknikistoj de la tuta mondo klopodas por ankoraŭ pli pure utiligi karbon. Rilate al karbo, la plej serioza problemo kuŝas en tio, ke ĝi ellasas en brulado grandan kvanton da karbona dioksido kaj la lasta ja estas ĉefkrimulo kaŭzanta la varmejan efikon kaj influanta la klimaton en la tuta mondo. Tial, la tekniko por pure utiligi karbon estas esplorata pri retenado de ellaso de karbona dioksido.

Nun en Eŭropo, iuj centraloj utiligas la teknikon nomatan "superalttemperatura forno", por pli efike utiligi varmon el brulanta karbo kaj redukti ellason de karbona dioksido. La ellasita karbona dioksido de tiuj centraloj, kiuj utiligas la "superalttemperaturan fornon", reduktiĝas je 25% ol tiu de la centraloj, kiuj utiligas karbon tradicie. Se oni bruligas karbon kun ligno, pajlo, herbo kaj eĉ hejma balaaĵo, la kvanto de ellasita karbona dioksido plue reduktiĝas je 20%.

Ankoraŭ estas alia tute gasiga komuna cirkula tekniko, tio estas, oni antaŭ ĉio gasigas karbon, poste miksas en bruligado la akiritan oksidon el gasigado kaj karbonan monoksidon por produkti elektroenergion.

Tamen tiuj teknikoj ne povas malaltigi la totalan kvanton de eluzita karbogaso en la tuta mondo, ĉar pli kaj pli leviĝas la bezonado de la homaro pri energio. Por regi la totalan kvanton de ellaso, oni inventis "teknikon pri kolektado kaj rezervado de karbono". Per tiu tekniko oni kolektas kaj kunpremas ellasitan gason el brulado de karbo kaj ĝin subterigas ekzemple en forlasitan petrol- aŭ gas-kampon, aŭ en kunsalan stratumon en oceana fundo. Tiu ĉi tekniko estas aprobata eĉ de mediprotektaj organizoj pro tio, ke se centraloj tiel agus, ili do ne ellasus eluzitan gason.

Tamen la tekniko estas multekosta. Por konstrui centralon kun kapacito de 1 000 megavoltoj per "superalttemperatura forno" de "tekniko pri kolektado kaj rezervado de karbono" oni devas investi ĉirkaŭ 2 miliardojn da usonaj dolaroj, pli alte je 30% ol centralo kun sama normo. Krome, necesas solvi problemon de leĝo. La nuna internacia leĝo proklamas iun ajn elŝuton de eluzitaĵo en la fundon de publika maro kontraŭleĝa. Oni devas reguligi koncernan leĝon por vastigi la "teknikon pri kolektado kaj rezervado de karbono".

Britio konstruas centralon karban kun kapacito de 900 megavoltoj en suda Jorko per 1,5 miliardoj da usonaj dolaroj. La ellasita gaso el karba brulado, kolektita de la centralo, estos kunpremita en ole-gasan kampon de la olekampo Norda Maro por elpremi petrolon kaj naturgason de la olekampo. Iuj britaj prienergiaj kompanioj petas konstrui centralon per pura karbo. Finfine dirite, kiam petrolo kaj natur-gaso aŭ estas pli kaj pli multekostaj aŭ pli kaj pli malmultas, la mondo devas trovi ĉiujn rimedojn por anstataŭigi petrolon.