• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-11 18:27:53    
Ĉinaj sportaj filmoj (foto)

cri

Karaj retlegantoj, sekve de proksimiĝo de pekina Olimpiko en 2008, pli kaj pli ardas entuziasmo de partopreno de la ĉina publiko al sporta aktivado. Antaŭ nelonge en Pekino okazis la dua Internacia Sportfilma Semajno, dissendiĝo de 26 filmoj ĉinaj kaj alilandaj pri sporta temo en kinejo kaj televida stacio, kiaj , kaj aliaj, altiras atenton de homoj al tiaj filmoj. Nun ni konigu al vi ĉinajn sportajn filmojn.

En la jaro 1943, reĝisoro Sun Yu sukcesis en kameraado de filmo . La filmo estas ĉina unua sporta filmo. De la jaro 1949 ĝis la jaro 1966, Ĉinio kamerais sume ĉirkaŭ 10 sportajn filmojn kaj inter ili nemalmultas eminentaj filmoj, ekzemple la filmo kameraita de ĉina fama reĝisoro Xie Jin. La filmo, kiu priparolas profesian sperton kaj emocian kaj vivan rakonton de iu virina sportisto de korbopilko, estas vasta laŭdata.

En diversaj historiaj epokoj, malsamas socia sinteno de la publiko kaj filmo fariĝas spegulo de tiama socia koncepto. En la jaro 1984, Ĉinio unuafoje revenis al somera Olimpiko kaj ĉina sportisto Xu Haifeng gajnis ĉampionecon de pafkonkurso en Olimpiko. En tiu periodo, bona sporta rekordo kaj gajno de medalo en internaciaj konkursoj estis rigardataj de ĉinoj kiel simbolo de nacia prosperiĝo. Precipe tiam ĉina teamo de virina flugpilko gajnis ĉampionecon en sinsekvaj tri fojoj, tio inspiris grandan entuziasmon de ĉinoj al sporto. Tial en tiu periodo, aperis aro da eminentaj sportaj filmoj. Tiuj filmoj por vivece reaperigi intensan fenomenon en trejnado kaj konkursado de sportistoj, ofte frontas al defioj. Sinjoro Hu Xueyang, reĝisoro de filmo rememoris tiaman kameraadan fenomenon dirante:

"Tiam ni kamerais la filmon sur la rivero Songhua en la ĉina nordorienta landparto kun temperaturo je 30 gradoj subnule Celsiuse. Ĝenerale labortempo estis de la 8-a horo matene ĝis la suno malleviĝis. Ĉar la filmo manifestas vivon de sportistinoj de sketado, kaj por mallongvoja rapidsketado, la plej rapida rapideco estas de 60 ĝis 80 mejloj, tial por gajni bonan kameraad-rezulton, rapideco de objektivo de 85 ĝis 90 mejlo estas bezonata, tio estas ege danĝera. La pasinta sperto estas tiel terura kaj nun mi eĉ timas ĝin rememori."

En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, sekve de rekonsciiĝo kaj reprosperiĝo de ĉina filma afero, ankaŭ aperis fenomeno de florado de ĉinaj sportaj filmoj.