• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-11 19:02:12    
Eksterlandanoj parolas pri Qinghai-Tibeta fervojo

cri
En la 1-a de julio de la kuranta jaro, ekfunkciis Qinghai-Tibeta fervojo, la plej alta fervojo en la mondo. Tio finis la historion, ke ne funkcias fervojo en Tibeto. Finkonstruo de la fervojo allogis atenton de la tuta mondo. Iuj eksterlandaj amikoj diris, ke la Qinghai-Tibeta fervojo ne nur alportas feliĉon al la tibetaj popolanoj, faciligas al ili komunikadon kun ekstera mondo, sed ankaŭ faciligas al homoj de aliaj landoj kaj regionoj disvolvi komercon en Tibeto kaj viziti belajn pejzaĝojn de Tibeto. En hodiaŭa programero, ni kune aŭskultu, kiel la eksterlandaj amikoj opinias pri la Qinghai-Tibeta fervojo:

La urbo Lasao altas, la strato Balang bruas. Sur tiu fama strato de Lasao, troviĝas nepala vendejo kun longa historio, t.e. arĝentaĵo-vendejo Syamukapu. Laŭ konigo de lokano, ĝi estas tre prospera vendejo. Sed iutage fine de junio, kiam nia raportisto vizitis ĝin, oni vidis la vidaĵon de konstruado. Amaso da laborantoj faras denovan dekoradon al la vendejo.

45-jaraĝa nepala mastro Ratna diris, ke ĉi-foja dekorado estas la plej granda depost malfermiĝo de tiu arĝentaĵo-vendejo, kaj jam daŭris pli ol monaton. Li investis entute 150 mil juanojn de renminbi. Li diris:

"Post kiam ĉi tiu fervojo ekfunkciis, mi pensas, ke komercado de mia vendejo plibonos, ĉar pli da homoj venos al Tibeto, al Lasao kaj al mia vendejo tiam. Tial ni devas fari preparadon por tio nun."

Kumartuladhr komercis en Tibeto jam 22 jarojn. Nuntempe li loĝas ĉefe en Lasao, kaj funkciigas sian arĝentaĵo-vendejon. Ĉiuj kelkaj monatoj, li revenas foje al Nepalo, kaj alportas iom da arĝentaj metiaĵoj. Tamen, antaŭ kelkdek jaroj, la prauloj de Kumartuladhr intervenis inter Lasao kaj la nepala ĉefurbo Katmanduo per kameloj. Ili suferis multe pro la malfacila trafiko. Ankaŭ patro de Kumartuladhr loĝis en Lasao 40 jarojn, kaj faris interŝanĝan komercon, t.e. li ŝanĝas tibetan ŝafan lanon kaj porcelanojn de interna regiono per sapoj, tolaĵoj kaj feraj kaldronoj produktitaj el Hindio.

Tiam, eĉ elektro kaj uzeblaj vojoj ne funkcias en Tibeto. Patro de Kumartuladhr revenis al Nepalo ĉiuj du aŭ tri jaroj post longa kaj malfacila paŝado. Kaj li ĉiam veis pri malfacileco de komercado en Tibeto. Ĉio ĉi profunde impresis Kumartuladhr. Kaj nun la Qinghai-Tibeta fervojo jam ekfunkciis, tio plifaciligas komercadon de ĉi tiu nepala komercisto. Li diris:

"Ekfunkcio de la Qinghai-Tibeta fervojo estas bona afero kaj port Tibeto de Ĉinio kaj por Nepalo. Ni delonge atendis ekfunkcion de la Qinghai-Tibeta fervojo, ĉar tiam granda kvanto da ĉinaj varoj estos transportata de Qinghai al Lasao. La kosto pli malaltos. Tiam, ni povos transporti varojn de Qinghai de Ĉinio al Nepalo, kaj de Nepalo al Ĉinio. Tiu trafika maniero favoros al nia komercom. Mi tre ĝojas."