• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-14 10:32:17    
Iom pri kameraado de ĉinaj sportaj filmoj

cri

Filmoj en tiu periodo tuŝas plejparton de sportaj programeroj, kiaj futbalo, korbopilko, flugpilko, lukto, kurado kaj aliaj konkursoj kaj kelkaj filmoj atentas ne nur sporton sed ankaŭ rakonton malantaŭ sporta aktivado. Filmo kameraita de reĝisoro Yin Li priparolas rakonton de iu knabo, ke li provis fari grandan klopodon por partopreni en prezentado en la inaŭgura ceremonio de Azia Sporta Konkurso okazinta en Ĉinio en la jaro 1990 kaj fine venkis sian mankon. Reĝisoro Yin Li konigis:

"Dum periodo de okazigo de Azia Sporta Konkurso en la jaro 1990, ni preparas kamerai filmon kaj faris intervjuon al elementaj lernejoj. Dum elekto de aktoroj, tiuj etaj lernantoj de pekinaj elementaj lernejoj donis al mi profundan impreson. Por la inaŭgura ceremonio de Azia Sporta Konkurso, ili faras provprezentadon sub brula suno. En kolektiva karnavalo, ili havigas al si mem okazon kunfandi en kolektiva publiko."

Reĝisoro Yin Li opinias, ke ĉu por sportaj filmoj ĉu por filmoj kun alia temo estas grave, ke ili entenu humanisman spiriton, sed precipe por sportaj filmoj. En la lastaj jaroj, ĉinaj filmistoj kamerais sportajn filmojn kun temo de kripluloj por manifesti ilian rakonton pri memstaro kaj sinapogo, precipe ilian unikan kaj enhavoriĉan internan lokon. Fama reĝisoro Yin Li opinias, ke en la lastaj jaroj, okazis granda ŝanĝiĝo laŭ enhavo kaj manifesta formo de ĉinaj sportaj filmoj.

Ĉina filmo merkatige marŝas kaj kiel oni pliigu aprecan kaj amuzan karakterizon de filmoj kaj absorbu pli multajn spektantojn, tio estas problemo frontata de ĉinaj filmistoj. Por sportaj filmoj, la stato estas sama. Akceptante intervjuon hongkong-a fama reĝisoro sinjoro Wu Siyuan diris:

"Laŭ mi, nun malmultas ĉinaj sportaj filmoj. Nun en nia lando, sporto flugrapide antaŭensaltas kaj ni havas multajn temojn por kameraado. Ekzemple ni povas rakonti pri tio, kiel niaj sportistoj sin ekzercas kaj kreskas en ege peniga medio. Mi pensis, ke filmo ne nur mencias sporton, ĝi ĉefe rakontas pri spirito. Ni per kameraado de sporta aktivado inspiras homojn energie klopodi por prosperiĝo."

Reĝisoro Wu Siyuan opinias, ke en sporta filmo nepre troviĝu rakonto. Same kiel filmoj kun alia temo, sportaj filmoj devas sorbi materialon el ordinara vivo. Li kredas, ke sekve de alveno de pekina Olimpiko en 2008, aperos kelkaj eminentaj sportaj filmoj.