• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-14 15:59:20    
Vilaĝa estro—sinjorino Liu Zhihua

cri

Antaŭ nelonge raportisto vizitis la gubernion Xinxiang de la ĉina meza provinco Henan. Tie estas riĉa vilaĝo, nomata Jinghua. Vilaĝanoj diris al raportisto, ke pasintece la vilaĝo estis tre malriĉa, kaj oni atribuas la grandan ŝanĝiĝon en la vivo ĉefe al la talenta vilaĝestro, sinjorino Liu Zhihua. En la hodiaŭa programero ni rakontos al vi pri ŝi.

Sinjorino Liu Zhihua havas modestan aspekton kaj altan staturon kun ioma ĝibeco. Antaŭ 34 jaroj tiu ĉi ordinara kamparano enoficiĝis kiel vilaĝa estro.

La vilaĝo Jinghua troviĝas en la gubernio Xinxiang kaj havas pli ol 300 loĝantojn. Antaŭ 34 jaroj la vilaĝo estis unu el la plej malriĉaj lokoj en Ĉinio. Viroj de la vilaĝo alterne servis sur la posteno de vilaĝa estro, tamen tio ankoraŭ ne helpis al vilaĝanoj eĉ satiĝi. En tiu ĉi situacio oni elektis estrinon, ŝi estas ĝuste sinjorino Liu Zhihua.

En la komenco multaj vilaĝanoj dubis pri ŝi. Sed la unua afero, kiun ŝi entreprenis, konkeris la vilaĝanojn. Enoficiĝinte ŝi solvis la plej urĝan problemon, manĝadon. Ŝi gvidis la vilaĝanojn plugi novalan agron kaj kultivis tritikon. Ĉiutage ŝi ĉiam komencis laboron la unua. Ŝia diligenteco kaj sindonemo kortuŝis la vilaĝanojn, tiam ili volonte sekvis ŝin. Post unu jaro vilaĝanoj fine povis manĝis ĝissate. Solvinte tiun ĉi problemon, ŝi entreprenis alian aferon. Ŝi diris, "En la jaro 1974 ni solvis la problemon pri nutraĵo. La sekva paŝo estis kiel ni liberiĝu el malriĉeco. Tiam ni starigis metiindustrion, ekzemple prilabori pajlajn ŝnurojn kaj asbestajn tegolojn, tiel ni persistis ĝis la jaro 1979. Post ekpraktiko de la politiko pri reformado kaj malfermo, ni komencis starigi industrion."

Sub la gvidado de sinjorino Liu Zhihua la vilaĝo plenumis de prilaboro de pajla ŝnuro kaj asbestaj tegoloj primitivan kapitalon. Poste ŝi starigis prilaborejon de toŭfu-haŭtaj ruloj utiligante abundan fab-produkton en loka regiono. Por vendi la produktaĵojn ŝi sola vizitis Pekinon kaj proponis ilin al vendejoj, tiel la produktaĵoj fine iris en la pekinan merkaton. Jam en la 90-aj jaroj iliaj produktaĵoj okupis ĉirkaŭ duonon de similaj produktaĵoj vendataj en Pekino.

En la postaj jaroj, laŭ merkata postulo ŝi starigis kelkajn fabrikojn, manĝaĵan, kemian kaj farmacian. Disvolviĝante tiuj ĉi fabrikoj iom post iom transiĝis de laborintensaj al teknologiaj. Tiu ĉi vilaĝa estrino jam transformis malgrandan vilaĝon en industrian grupon kun la valoro de fiksaj aktivoj je 580 milionoj da juanoj. Nun ŝi klopodas disvolvi diverajn entreprenojn de la vilaĝo mediprotektaj. Ŝi diris, "Ni postulas, ke la entreprenoj estu senpoluciaj, energiŝparaj kaj malmultekostaj, kaj persistas en la principo, ke ni ne starigu entreprenon kun polucio.'

Pro klopodo de Liu Zhihua kaj aliaj vilaĝaj gvidantoj la vilaĝo Jinghua ŝanĝiĝas tago post tago. Vilaĝanoj diris, ke antaŭe ili loĝis en kabanoj, tamen nun duflanke de la strato staras belaj domoj. Sinjorino Li Yu diris al raportisto, "En la jaro 1993 nia vilaĝo konstruis hotelon kaj vidindejon. Krome ni starigis sanatorion, bazaron kaj 3 lernejojn."

En la vilaĝo Jinghua vidiĝas oficejaj domoj kun ekzotismo kaj en hispana kaj rusa stiloj. Tiuj ĉi domoj estis projektitaj de la edzo de sinjorino Liu Zhihua, diplomito de la Pekina Universitato. Li naskiĝis en tiu ĉi vilaĝo kaj iam servis kiel estro de gubernia administracio pri kulturaj heredaĵoj. Rezigninte la oficon li sin turnis al agrikulturo kaj helpas al edzino administri la vilaĝon.

Enirinte la hejmon de sinjorino Du Xuefen, raportisto vidis, ke la salono estas bele meblita per moda ŝrankaro kaj ledaj soforoj, kaj la lavĉambro, tre pura kaj provizita per garnituro da instrumentoj, diurne liveras varman akvon por duŝo. La vivo de vilaĝanoj ŝajnas sama al tiu de urbanoj. Sinjorino Du Xuefen diris, ke la vilaĝo senpage liveris al ĉiu familio domon, meblojn, elektron kaj gason. Parolante pri la feliĉa vivo, ŝi ŝuldas dankon al sinjorino Liu Zhihua. Ŝi diris, "Estas Liu Zhihua, kiu komandis vilaĝanojn liberiĝi el malriĉeco. Nun ni vivas feliĉe. Kun ŝanĝiĝo de la vilaĝo ankaŭ nia vivo pli multe prosperos."

Iniciatite de sinjorino Liu Zhihua, ekde la jaro 1999 la vilaĝo starigis infanĝardenon, elementan kaj mezan lernejojn, kaj dungis instruistojn per tre bona pago kaj senpaga loĝejo. Multaj alilokaj instruistoj enoficiĝis en tiu ĉi vilaĝo, tio grandmezure altigis la edukan nivelon.

Vilaĝano Lu Ruijuan, kies infano lernas en elementa lernejo de tiu ĉi vilaĝo, diris, ke la lernejo estis moderne ekipita, kaj en ĝi servas talentaj instruistoj, eĉ urbaj infanoj vizitas la lernejon.

Nun infanoj de la vilaĝo ĝuas senpagan edukon, kaj la vilaĝo ankaŭ liveras subvencion al tiuj kiuj studas en universitatoj.

En pli ol 30 jaroj la vilaĝo spertis grandegan ŝanĝiĝon, kaj ankaŭ la kvalito de vilaĝanoj pliboniĝis. Sed Liu Zhihua, jam pli-ol-60-jara, estas ne kontenta. Ŝi ĉiam konsideras novan planon por ke la vilaĝanoj vivu pli feliĉe.

Vesperiĝis, kiam mi finis la intervjuon. Elirante el la vilaĝo mi vidis, ke junuloj ludas basketbalon antaŭ oficejaj domoj, sur la terena planko okulfrapas olimpika emblemo kaj la vortoj Pekina Olimpiko de 2008. Kun ĝojo mi diris "ĝis revido" al sinjorino Liu Zhihua manpremante.