• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-15 16:17:28    
Intervjuo al germana esperantisto Heinz Schindlr

cri
La suba raporto estas el gazeto "Hungara Fervojista Mondo". Ĝi temas pri germana eminenta esperantisto Heinz Schindler helpema homo kaj la "vojaĝanta ambasadoro" de Esperanto. Jen la dua parto. (D=Demando) D: Kie kaj kiel vi agadis ĝis hodiaŭ por Esperanto?

En 1959 estis Esperanto-kurso de s-ro Grass en la Fervoja Direkcio Wuppertal, kiun pro alterna tag- kaj noktdeĵoro nur kelkfoje mi vizitis, sed mi fariĝis membro de GEFA/IFEF. Ekde tiam Esperanto multe regis la vivon de mia edzinno Hanna kaj mi. Mi transprenis la disdonadon de niaj gazeto "GEFA-Bulteno" kaj "Internacia Fervojisto" por 23 jaroj en okcidenta Germanio kaj mi komencis viziti kongresojn.

Por la Schwelmer zeitung (Schwelma Gazeto) mi skribis artikolojn en germana lingvo pri la jarkunveno 1961 en Munster, kie ni amikiĝis kun grupo da francaj fervojistoj, pri la EFEF-Sofia kaj pri la UK 1999 pli ol 600 artikoloj pri Esperanto en Schwelm, kiujn donis s-ro Kronshage kaj mi al la loka gazetaro. Ili nun estas binditaj en du volumoj en la arkivo de la urba muzeo de Schwelm. Ekde jaro 1967 mi skribis ankaŭ raporton en Esperanto por l aGEFA-bulteno, Internacia Fervojisto, El Popola Ĉinio kaj aliaj gazetoj.

En la jaro 1963 mi fariĝis dumviva membro de UEA kaj de jaro 1967 vic- kaj fakdelegito de tiu. En jaro 1965 ni refondis la Esperanto-grupon schwelm, kie Anton Kronshage---kiu en jaro 1965 venis al Schwelm—inter la jaroj 1966-1972 gvidis Esperanto-kursojn en la popolaltlernejo.

En jaro 1966 dum la UK en Budapest mi subskribis la refondiĝon de la Inernacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio (IPTEA), ĉar mia edzino Hanna estis poŝtistino. Poste mi transdonis la taskon zorgi por la IPTEA-Sekcio en Germanio al s-ro Jolliet en Wiesbaden, sed mi ankoraŭ estas membro de IPTEA.

La 14-an de aprilo 1967, dum la 50-a datreveno de D-ro L. L. Zamenhof, la urbestro Homberg inaŭguris straton Zamenhofweg en schwelm en la ĉeesto de 80 personoj. Ĉar mi ne nur estis esperantisto, sed dum 14 jaroj membro de Teknika Komitato de nia urbo, mi sciis, kiam oni bezonis du novajn stratnomojn inter la ĉefstrato kaj paralela strato. Mi petis la antaŭan urbestron Stadie, kiu estis iama fervojista kolego, nomi unu el la stratoj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto. Li proponis preni ambaŭ nomojn kaj la urbestraro konsentis. Tio sukcesis, ĉar Esperanto tiam iam estis sufiĉe konata en Schwelm.

En la jaro 1978 ni inaŭguris Esperantoweg ĉe la stratkuciĝo apud la masto kun ambaŭ stratŝildoj Zamenhofweg/Esperantoweg, kio estas unika en la mondo. La urbestro Doring parolis 10 minutojn en Esperanto antaŭ la 200 partoprenantoj, inter kiuj estis 39 eksterlandaj esperantistoj. Hanna kaj mi preparis la 2-tagan Esperantofeston en Schwelm. La urbo starigis mastojn kun Esperanto-flagoj kaj rubendo "Herzlich Willkommen" (koran bonvenon) kontraŭflanke de la stacidomo kaj en la urbocentro. En la festosalono niaj Esperanto-grupaninoj servis kafon, kukon kaj torton al la 200 personoj. Ĝis la vespermanĝo restis ĉirkaŭ 100. Per tio ni enspezis 2 000 markojn, kiujn ni donacis al la Esperanto-Infanvilaĝo Bona Espero en Brazilo. La duan tagon ni faris ekskurson kun la 39 eksterlandaj esperantistoj per la fama pendfervojo en la najbara urbo Wuppertal kaj al la kastelo Burg ĉe Solingen.

Ankoraŭ en jaro 1967 post la IFEF-kongreso en Fulda, kie Hanna akj mi kunlaboris, vizitis nin 7 hungaraj esperantistaj geamikoj en Schwelem, sed ne samtempe. Poste kelkfoje loĝis japaninoj ĉe ni, inter ili Kazue Sugawara, kiu post la 1969-jara UK en Helsinki vojaĝis tra 19 eŭropaj landoj kaj Maroko, sciante nur Esperanton. Ŝi prenis nian loĝejon kiel firman punkton, al kiu ŝi kvarfoje revenis de la vojaĝoj el la diversaj landoj. Post kelkaj jaroj ŝi edziniĝis kun la franca Esperantisto-artisto Michel aŭdibert. Dum la geedziĝa vojaĝo al UK en Kopenhagon, kie en la preĝejo okazis Esperanto-geedziĝo, ili tranoktis ankaŭ ĉe ni. En la sekvaj jaroj denove vizitis nin hungaraj amikoj, inter ili la magiisto Arpad Szegedi, kiu prezentis sian arton en infanĝardeno, krome ankaŭ familio el Meksikio loĝis ĉe ni kaj aliaj, kiuj faris fotojn de la fama stratkruciĝo, vizitis la urbon kaj la grupvesperon kaj pri kelkaj de niaj gastoj poste raportis en la gazeto.

En la jaro 1980 Hanna kaj mi kunlaboris ses semajnojn en la Esperanto-Infanĝardeno Bona Espero en Brazilo kaj poste ni vizitis Esperant-amikojn en Urugvajo kaj en tri urboj de Argentino. Hanna estis konata pro sia helpo en Zamenhof-festoj ja favoro de Bona Espero aŭ aliaj celoj kaj por Esperanto-geamikoj en malriĉaj landoj kiel Brazilo, Bulgario, Hungario kaj Ruslando. Ŝi estis kun mi en pli ol 60 kongresoj aŭ jarkunvenoj kaj mi partoprenis en pli ol 130, inter ili 26 de UEA, 29 el IFEF, ĉirkaŭ 15 fervojistaj jarkunvenoj en Belgio, Nederlando kaj Danlando, kvar japanaj kongresoj kaj du Aziaj Kongresoj en Ŝanhajo kaj Hanoi.

Bedaŭrinde la 29-a de junio 1993 mortis mia kara edzino Hanna en aĝo de 64 jaroj. Malgranda konsolo estis, ke el a 220 kondolencleteroj 81 venis de Esperanto-geamikoj el 22 landoj, ke ŝi plivivas en la memoroj de multaj amikoj en la mondo. Nun mi plulaboras en la senco de Hanna kaj subtenas Esperanto-organizaĵojn, gazetojn kaj geamikojn prefere en malriĉaj landoj kaj havas ankoraŭ tre ampleksan korespondadon.