• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-15 17:56:04    
Mirinda akva sistemo de Hongcun

cri
Karaj amikoj, nun ni nin turnu al la vilaĝo Hongcun. Ĝi situas 11 kilometrojn fore de la gubernia urbo Yixian, kaj ĝia historio estas iom pli longa ol tiu de la vilaĝo Xidi. Origine kiam oni komencis loĝi ĉi tie, ĉiu volis konstrui sian loĝejon ĉe bordoj de la rivereto piede de la monto. Poste, sekve de plimultiĝo de loĝantoj, la loĝdomoj konstruitaj sur la mallarĝa tereno ĉe la rivereto estis tiel multaj, ke se eventuale okazos incendio en iu loĝdomo, do la najbara neeviteble estos plagita, tiom pli, eĉ la tuta vilaĝo ne povos eviti forbruliĝon. Por eviti tian katastrofon, oni decidis konduki la rivereton preter ĉiun loĝdomon de la vilaĝo.

La antikvaj Hongcun-anoj kondukis akvon de la menciita rivereto al la pordo de ĉiu familio, kaj utiligante la naturan topografian diferencon, ili ĉiam tenas fluadon de la rivereta akvo. Samtempe ili establis la kluzon en la supra baseno de la rivereto por regi la akvan kvanton kaj konduki la riveretan akvon fine ĝis la malsupra baseno.

Ĉina arkitekto s-ro Yang Hongxun diris, ke tiu lerta projekto de akva sistemo en la vilaĝo Hongcun ne nur vekis admiron de nuntempaj arkitektoj, sed ankaŭ altiris atenton de fakuloj el Japanio, Usono, Germanio kaj aliaj landoj. Tiu projekto de akva sistemo meritas modelon de la antikva kampara arkitekturo de Ĉinio. S-ro Yang Hongxun diris:

"Oni tre bone utiligis la geografiajn medion kaj kondiĉojn de la vilaĝo Hongcun. De la antikveco ĉinoj respektas la naturon kaj utiligas la naturon laŭ la naturaj kondiĉoj. Hongcun dorse sin apogas je monto kaj frontas al rivero, sekve tre opornas la akva drenado. Tia projekto de la akva sistemo faras la naturon pli bone servi al homoj."

En la vilaĝo Hongcun troviĝas pli ol 300 antikvaj popolaj loĝdomoj el la dinastioj Ming kaj Qing, kaj la plej aprecinda estas Domo Chengzhi. Iam ĝi estis loĝejo de riĉa komercisto nomata Wang Dinggui. La domo havas la lignan strukturon, kaj ene estis pompe ornamita per gravuraĵoj kaj skulptaĵoj el briko, ŝtono kaj ligno. Laŭdire, nur lignaj gravuraĵoj kaj skulptaĵoj de la domo estis faritaj de 20 metiartistoj dum 4 jaroj.

S-ro Li Jin el Pekino diris:

"La gravuraĵoj de Domo Chengzhi, ĉu lignaj, vitraj aŭ brikaj, ĉiuj estas vivecaj en la figuroj. Kaj sur iu pordo mi vidis mirindan lignan gravuraĵon kun la enhavo, ke cent knaboj ludas kun lanternoj, tamburas, tamtamas, eksplodigas petardojn, trumpetas kaj stilzadas… kaj ĉiu el la cent knaboj havas propran interesan pozon. Vere admirinde!"

S-ro Li Jin opinias, ke en la vilaĝoj Xidi kaj Hongcun, la majstreca dispozicio kaj originalaj loĝdomoj donas al turistoj la eksterordinaran impreson: ekster-vilaĝe sveltaj arboj balancetas en la vento, ene de la vilaĝo la rivereto kun travideble klara akvo preterpasas ĉiun loĝdomon, kaj centoj da antikvaj popolaj loĝdomoj staras unu apud alia bonorde, impresante per kvieteco kaj eleganteco.

Ĉina arkitekto s-ro Yang Hongxun diris, ke tiu pentrinda medio certe altiros al si pli kaj pli multe da turistoj en- kaj ekster-landaj. Li diris:

"Estante valoraj posedaĵoj de la buntkoloraj kulturaj tradicioj de la tuta homaro, la vilaĝoj Xidi kaj Hongcun spegulas historian fizionomion de la dinastioj Ming kaj Qing. Kiam turistoj vidos, ke tiel brilaj arkitekturaj verkoj de Ĉinio estas bone rezervataj, ili certe sentas grandan ĝojon."