• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-15 21:02:09    
Antikva urbo Xi'an disvolvis novtipan urban agrikulturon

cri
En ĉirkaŭurbaj gubernioj kaj distriktoj de Xi'an, la urbo de la ĉina nordokcidenta provinco Shaan'xi, ekologiaj agrikulturaj bazoj kaj floraj ĝardenoj altiris urbanojn per aparta ĉarmo de amuzo kaj apreco. La agrikulturaj fakoj, kunigantaj turismon kaj ekologion, montris aŭroron de urba agrikulturo. Hodiaŭ ni babilos pri la novtipa urba agrikulturo en la urbo Xi'an.

En najbaraj agrikulturaj demonstraj bazoj kun unuapaŝa skalo de Xi'an, raportisto vidis, ke en festoj kaj ferioj grandaj kaj mezgrandaj agrikulturaj bienoj plenaj de riĉa vilaĝa trajto kaj "plukfesto" de diversaj fruktoj altiris amason da urbanoj. Ĉi tiuj urbaj agrikulturaj fakoj kun trajta kaj turisma agrikulturo kiel reprezentantoj kombinis agrikulturajn riĉfontojn, turismon kaj amuzon, urbanoj karesataj de freŝa brizo ĝuis verdajn manĝaĵojn kaj aprecis vidindaĵojn de kampo. Kamparanoj liveris al urbanoj riĉajn produktojn kaj servadojn, ankaŭ ilia enspezo estas pli kaj pli multa.

La koncepto de "urba agrikulturo" estas unuafoje elmetita de iuj usonaj ekonomikistoj en la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la lasta jarcento. produktado, cirkulado kaj konsumado de urba agrikulturo celas servadon al urboj. Sinjoro Zhang Xuanhou, vicestro de instituto de agrikultura scienco de la urbo Xi'an kaj altnivela agronomo, opiniis, ke la urba agrikulturo estas la nova modelo de moderna agrikulturo, kaj la nova transpaso de tradicia agrikulturo.

"La urba agrikulturo finis la novan transpason de la tradicia agrikulturo al la moderna agrikulturo, la plej elstara punkto ĝuste estas, ke ĝi rapidigis la industriigan procezon de agrikulturo."

Laŭ konigo, la haveno de urba agrikulturo inkluzivas turisman kaj ekologian agrikulturon, la trajto ĝuste estas liveri al urbanoj ne nur porduktojn, sed ankaŭ amuzan ilon kaj freŝan amuzan medion.

La urba agrikulturo trovis plej bonan kombinan punkton de kamparo, kamparanoj kaj urbanoj, igis la bazan industrion, agrikulturon, disradii viglan vivforton kaj ankaŭ alportis pli multajn profitojn. La ĝardeno de persikarboj kun la areo de pli ol mil hektaroj en la distrikto Weiyang de la urbo Xi'an estis titolita de urbanoj kiel "postĝardeno" en printempo floras persikaj floroj kaj venas amaso da turistoj, estas tre varme. Sinjoro Huang Xiao, vicestro de fruktoarbara stacio de la distrikto, diris:

"De 1986 la distrikto Weiyang disvolvas ĝardenon de persikarboj, nun la areo jam superis mil hektarojn. En la lastaj kelkaj jaroj, la vendo de persikoj estas bona, la mu-a produkta valoro atingis preskaŭ 5 mil juanojn, foje eĉ 8 mil juanojn. Ĉiujare ni organizis feston de persikaj floroj kaj feston de pluko, la festoj altiris multajn urbanojn de la urbo Xi'an, tial akcelis agrikulturon de la distrikto Weiyang."