• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-16 15:31:30    
Hutong de Pekino mem estas artaĵoj

cri
Nuntempe, la tradiciaj stratetoj propraj de Pekino jam fariĝis la portilo de la pekina kulturo, kaj sorĉis turistojn el diversaj lokoj. Ekzemple ĉina pentristo s-ro Kuang Han, kiu loĝas en la suda landparto de Ĉinio, estas ravita de Hutong, tuj post alveno al Pekino. Li diris:

"Hutong de Pekino mem estas artaĵo. Ili havas la historion de centoj da jaroj. Simile al olduloj spertintaj multajn metamorfozojn, ili estas plenaj de sulkoj survizaĝe, tamen posedas apartajn karakterizaĵojn, donante la impreson pri tempo kaj spaco."

El Hutong de Pekino, la plej vizitinda eble estas tiuj, situantaj ĉe la lago Shichahai. La lago Shichahai situas en la urba centro, kaj konsistas el tri lagoj antaŭa, malantaŭa kaj okcidenta. Ĉe interkruciĝo de la antaŭa kaj malantaŭa lagoj videblas ŝtona arkponto nomata Ponto de Arĝenta Ingoto. La naturaj pejzaĝoj ĉirkaŭ la ponto estas bildecaj. Estas tre agrable rigardi la vidindaĵojn sur la ponto. En la serena vetero, oni eĉ povas vidi klarajn konturojn de malproksimaj montoj. Ĉirkaŭ la lago Shichahai troviĝas ankaŭ multaj bone konservataj Hutong, domoj kun kvadrataj kortoj, kaj ankaŭ ne mankas loĝejoj de famuloj. Krome tie ekzistas kelkaj bone konservataj privataj ĝardenoj, ekzemple la Rezidejo de Princo Gongwang, ĉiuj estas tre aprecindaj.

Sekve de progreso de la urba konstruado dum la lastaj jaroj, pli kaj pli multiĝas altaj domegoj en Pekino, sed pli kaj pli malpliiĝas Hutong. La pekina magistrato konscie protektas iujn karakterizajn Hutong. Por faciligi konon pri la vivo de indiĝenaj pekinanoj, la pekina Turisma Administracio aranĝis la programeron "Ekskurso al Hutong", kaj turistoj , veturante per tricikloj, promenadas en Hutong kaj gastas en domoj kun kvadrataj kortoj, kie ili estas regalitaj per teo kaj interesaj rakontoj pri malnova Pekino.

S-ro Gunter Wein el Germanio diris, ke veturante en tricikloj dum ekskurso al Hutong, oni povas pli detale rigardi Hutong. Li diris:

"En Hindio mi iam vidis la similan veturilon, tre bonan kaj taŭgan al ekskurso al Hutong. Ĝi povas konduki vin al iu ajn angulo de Hutong, sed taksio ne povas tion fari. Hutong estas trajto de Pekino, kaj kompare kun ĉiel-skrapantaj domegoj kaj komercaj kvartaloj, Hutong pli plaĉas al mi."

En tereno de la lago Shichahai, ekskurso al Hutong en tricikloj estas interesa programero ŝatata de alilandaj kaj alilokaj turistoj.