• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-16 17:45:45    
Urba agrikulturo

cri
Kombino de la tradicia agrikulturo, scienco, tekniko, nova ideo kaj kelka investo kreis neatenditan efikon. Foraj ĉirkaŭurbaj distriktoj kaj gubernioj, kiuj troviĝas en la ĉina nordokcidenta ebenaĵo, havas glatan terenon kaj grasan teron. Sed, la tradicia agrikultura produkta aranĝo, kiu ne ŝanĝiĝis en miloj da jaroj, ne alportis idealan riĉan vivon al lokanoj. Okaze de la veno de agrikultura modernigo, naskiĝis demonstra ĝardeno de turisma agrikulturo en la urbo Xi'an. Nun, la novtipa urba agrikulturo ekmontris efikon. Nerimarkite kamparanoj ĝuis bonan guston el ekologia agrikulturo.

La vilaĝo Xibashi ĉirkaŭ Xi'an tute alprenis kamparanan grasigaĵon por produkti akvomelonon. La dolĉeco estas alta, tial produktoj de la vilaĝo estas varme bonvenigataj de la merkato de Xi'an. Estro de la vilaĝo sinjoro Gong Kanghai diris:

"La vilaĝo faris tutprocezan kontroladon de melonido ĝis maturiĝo de melono, ni uzas kamparanan grasigaĵon, ankaŭ insekticido estas sendamaĝa."

Alt-scienc-teknika ekologia urba agrikulturo riĉigis kamparanojn, samtempe akcelis formiĝon de agrikultura pera organizo. Por kontentigi bezonon de urba merkato, oni devas forte disvolvi kamparan kunlaboran ekonomian organizon, detrui limigon de produktado de unu familio kaj organizi kamparanojn al amasa kultivado de produktoj laŭnormaj kaj bonkvalitaj. Tial rapide disvolviĝis agrikulturaj specialaj asocioj.

La asocio de ĉerizo en la kvartalo Baqiao de la urbo Xi'an helpis al kamparanoj vendi ĉerizojn per okazigo de ĉerizpluka festo kaj propagando. Raportisto vidis ĉeloke, ke kamparanoj ludas kunklakilan rimohavan rakontadon por laŭdi la asocion.

Laŭ informo, por subteni kaj garantii la urban agrikulturon de ĉirkaŭurbaj distriktoj kaj gubernioj, lastatempe la urbo Xi'an establis perfektan plurigan agrikulturan investan sistemon. En la kuranta jaro la financo de Xi'an aranĝis 50 milionojn da juanoj kiel agrikulturan kapitalon, de 2007 ĝis 2010 ĉiujare aranĝos 60 milionojn da juanoj por investi konstruadon de la urba agrikulturo.

Subtenate de la financo, nun en la urbo Xi'an jam fondiĝis agrikultura demonstra bazo kun la areo de kelkdek mil dekoj da hektaroj, ekzistas 9 agrikulturaj entreprenoj, kies jara produkta valoro superis 100 milionojn da juanoj kaj 500 mil kamparanaj familioj partoprenis, kaj oni kreis amason da famaj markoj de agrikulturaj produktoj kun forta merkata konkurenco, la urba agrikulturo fariĝas la necesa vojo de moderniga disvolvo de ĉirkaŭurba agrikulturo