• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-16 17:50:57    
Entreprenoj en- kaj ekster-landaj amasiĝis en agrikultura foiro en Ĉinio

cri
Ĉinio plenumos novajn normojn de energi-ŝparado en loĝdoma konstruado

Ĉina Ministerio pri Konstruado kaj aliaj departementoj varbas opiniojn de la publiko pri "Normoj de energi-ŝparado por projekto de loĝdomo". Oficiala praktikado de la normoj signifos, ke la fakaj normoj pri energi-ŝparado en projekto de loĝdomo altiĝos kiel ŝtataj normoj.

Laŭ konigo, en Ĉinio la energi-konsumado por konstruado superis kvaronon de la la totala energi-konsumado.

Entreprenoj en- kaj ekster-landaj amasiĝis en agrikultura foiro en Ĉinio

La 15-an de aŭgusto en Changchun, urbo en nordorienta Ĉinio, inaŭguriĝis la 6-a internacia agrikultura kaj manĝaĵa foiro de ĉina Changchun. En la sama tago surloka negoca sumo superis 78 milionojn da juanoj de renminbi.

La foiro daŭras 7 tagojn kaj altiris al si cent entreprenojn el Usono, Germanio, Nederlando, Danlando, Japanio, Korea Respubliko kaj aliaj entute pli ol 20 landoj kaj el Taiwan. Ankaŭ pli ol 1 500 ĉinaj enlandaj entreprenoj partoprenas en la foiro.

Ĉinio estas unu el landoj, kiuj plej bone plenumis programon de Azia Disvolva Banko

Laŭ informo el "simpozio pri ekzameno al kreditaj programoj de Azia Disvolva Banko en Ĉinio en 2006", okazigita en la ĉina urbo Huhehaote, nun Ĉinio jam fariĝis unu el landoj, kiuj plej bone plenumis programon de Azia Disvolva Banko.

Laŭ statistikaj donitaĵoj de Azia Disvolva Banko, ĝis la fino de la lasta jaro, kredita sumo promesita de Azia Disvolva Banko al Ĉinio jam atingis 16,2 miliardojn da usonaj dolaroj kaj rilatas al 115 programoj, interalie kredita sumo de la meza kaj okcidenta regionoj preskaŭ okupas 70% de la totala sumo.

Ĉina industria produkto en julio kreskis je 16,7%

La 15-an de aŭgusto, ĉina Ŝtata Statistika Buroo publikigis statistikan donitaĵon, laŭ la donitaĵo, en julio ĉinaj superskalaj entreprenoj plenumis kreskan valoron je 720 miliardoj da juanoj, plimulte je 16,7% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro.

Tiuj entreprenoj aludas ĉiujn ŝtatajn entreprenojn kaj neŝtatajn entreprenojn kun jarvenda enspezo je pli ol 5 milionoj da juanoj.

En venontaj 5 jaroj Ĉinio plifortigos ellaboradon kaj reviziadon de normo pri ellaso de industriaj poluciaĵoj

Laŭ informo de ĉina ĵurnalo Renmin Ribao, en la venontaj 5 jaroj, Ĉinio plifortigos ellaboradon kaj reviziadon de normo pri ellaso de industriaj poluciaĵoj kaj altigos enir-permesan mediprotektan normon de fakoj kun serioza polucio, alta energio-konsumo, akvo-konsumo kaj profitfonto-konsumo.

En la 14-a de aŭgusto, oficisto de Ĉina Ĝenerala Buroo pri Medioprotektado informis, ke en la venontaj 5 jaroj, Ĉinio planas ellabori kaj revizii preskaŭ 1 400 normojn, plivastigi kovran sferon de mediprotekta normo kaj pli kaj pli perfektigi ŝtatan sistemon pri mediprotekta normo.