• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-17 07:36:22    
"Reĝo-seria" Novelisto

CRI

Zhong Acheng, fama novelisto, naskita en 1949, estas pekinano. Li vizitis elementan lernejon kaj mezgradan ĝuste en Pekino. Poste eksplodis la plaga "kultura revolucio", tial li, en 1968, estante ankoraǔ nur knabo, devis forlasi lernejon kaj fariĝi kamparano. Komence en la provinco Shanxi, poste, jam ne kamparano, sed paŝtisto, en la Aǔtonoma Regiono de Interna Mongolio, kaj pli poste, jam ne paŝtisto, sed forsta laboristo, kaj jam ne en la nordo, sed en la suda provinco Yunnan! Fine, en 1979, jam ne laboristo, sed... redaktoro, kaj jam ne en la sudo, sed en la ĉefurbo, lia naskoloko. Ho! Fine li eklaboris en la redaktejo de "Monda Biblioteko".

En la jaro 1984, Zhong Acheng debutis per novelo "Reĝo de Ĉina Ŝako", en la nomo "Acheng". De tiam oni scias nur pri "Acheng", anstataǔ "Zhong Acheng". Sekvis "Reĝo de Arboj", "Reĝo de Knaboj" kaj "Reĝo de...", serio da "Reĝoj", unu post alia. La debuta verko eĉ gajnigis al li premion. Kia ĝi? La aǔtoro mem diru kelkajn vortojn:

" 'Reĝo de Ĉina Ŝako' entenas mian filozifion. Heroaĵo de ordinarulo ofte estas historia miniaturo, en aparta kondiĉo simpleco povas ellasi brilojn, tamen la ordinareco fine revenas. Individue dirite, ni komencas per nulo, sed revenas al ĝi, sekve la historio faras plu unu paŝon antaǔen."

Wang Yisheng estas fakte nur knabo, tamen li atingas jam altegan nivelon en ludado de la ĉina ŝako. Li sola rivalas samtempe al 8 plenkreskuloj, neniu el kiuj povas venki lin. Sed pro troa streĉado de la nervoj kontraǔ la oko, li jam ne povas moviĝi. Subite aperas oldulo, subtenata de homoj. Wang Yisheng sidas rigida, meze de halo, kun la okuloj rondigitaj kaj la 2 manoj sur la genuoj. Li ŝajnas minca stango, forĝita el fero. Elektra lampo, alte pendanta, malheligas al li la vizaĝon. Profunde kavas liaj okuloj, kvazaǔ birde rigardante panoramon. Lia vivforto restas koncentrita en la taǔzita hararo. Ĉiuj surprizite ne parolas. Neniu povas kompreni, ke ĉi tiu bruneca kaj magra knabo povas ĉiom gajni. Li ankoraǔ silente sidas. Maltrankvilo ondetas meze de la rigardantoj. Post longa tempo la oldulo ektusas, tre laǔte. Sekve li moviĝas tien kaj reen, en la halo. Nur ĉi-momente Wang Yisheng rimarkas ĉeeston de homoj. Li ekbaraktas por sin movi, sed vane. Forpuŝinte la subtenantojn, la oldulo faras kelkajn paŝojn al li, haltas kaj kunigas la polmojn antaǔ la brusto. "Knabo! Pro granda aĝo kaj nebona farto, mi ne povis veni persone. Mi diktadis al aliaj, povante fari nenion alian. Vi, tiom juna, jam havas tiel altan ŝaknivelon. Mi eĉ vidis, ke vi kunfandis taoismon kaj zenismon. Vi kapablas strategie aranĝi ofensivon kaj defensivon kaj antaǔvideme fari taktikan manovradon, kvazaǔ venigante drakojn por jungi inundon. Neniom pli, de la antikveco ĝis nun. Feliĉe al mi, kiu povas rivali. Tiom pli, ke la ĉina ŝako jam havas daǔrigantojn. Ho, ni estu intimaj amikoj, ĉu bone? Kaj honore al mi!"