• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-17 14:16:35    
Oficiale eldoniĝis unua aro da heredataj libroj pri Dunhuang

cri

Karaj retlegantoj, lastatempe publikiĝis 30 grandaj bild-katalogoj de kaj tio estas parto de giganta eldonada plano de heredataj dunhuang-aj libroj. Turno de kaŝo al oficiala eldonado de heredataj dunhuang-aj libroj spegulas rimarkindan progreson de ĉinaj esploristoj en sfero de riparo, protekto kaj esploro de heredataj libroj kaj tio estas alte atentata en akademia kampo.

En la jaro 1900 en Dunhuang, Gansu-provinco, ĉina nordokcidenta landparto, aperis grandnombraj ĉinaj antikvaj librovolumoj, kiuj nomiĝas "heredataj dunhuang-aj libroj". En la librovolumoj, oni per diversaj lingvoj, kiaj la han-a lingvo, la tibeta kaj sanskrito, notis religiojn, astronomion, geografion, historion, moron, kulturon kaj pejzaĝojn dum mezeraa periodo. Tio estas valora materialo por fari esploron pri socia vivo de antikvaj Ĉinio kaj orienta Azio. En postaj pli ol 20 jaroj, pro milito kaj tumulto, grandnombro da heredataj dunhuang-aj libroj estis ekster Ĉinio kaj nun en mondaj pli ol 40 landoj kaj regionoj troviĝas tiaj libroj kaj inter tiuj landoj kaj regionoj, Britio, Francio, Rusio kaj Japanio konservas plej multajn heredatajn dunhuang-ajn librojn.

Ĉina Ŝtata Biblioteko konservas ĉirkaŭ 1 600 heredatajn dunhuang-ajn librojn kaj la kvanto estas triono de la totala kvanto de konservataj dunhuang-aj libroj en la mondo. Pro longa tempo, tiuj libroj serioze difektiĝis. Komence de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉina Ŝtata Biblioteko komencis riparon de difektitaj heredataj dunhuang-aj libroj. Nun la ripara laboro gajnis abundan frukton. Surbaze de tio, la biblioteko decidis eldoni bild-katalogojn de kun 150 volumoj. Laŭplane en la fino de 2007, finiĝos la eldonado. Vicestro de la biblioteko sinjoro Chen Li diris al raportisto, ke eldonado de ĉiuj konservataj heredataj dunhuang-aj libroj estas afero longtempe dezirata de esploristoj ĉinaj kaj alilandaj pri dunhuang-ologio. Li diris:

"Necesas konservi kaj propagandi kulturajn heredaĵojn kaj eldonado de heredataj libroj estas ege grava parto de propagando de la nacia kulturo. Kiel ni per moderna, diĝita kaj reta teknikoj havigu al pli multaj homoj ŝancon oportune gajni dokumenton, tio estas direkto de nia klopodo en la lastaj jaroj. Ne nur per eldonado, sed ankaŭ per diĝiteco, ni celas aperigi tiujn konservatajn dokumentojn antaŭ studistoj kaj la publiko kaj samtempe fari efikan protekton de la originaj dokumentoj."

Chen Li diris, ke en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉina Ŝtata Biblioteko fondis specialan institucion por konservi kaj protekti heredatajn dunhuang-ajn librojn kaj komence de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, oni komencis ĉiuflanke ordigan laboron kun celo de eldonado.