• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-17 17:34:57    
Qinghai-Tibeta fervojo impresas eksterlandanojn

cri
Nuntempe en Lasao, Kumartuladhr ĉefe pogrande kaj pomalgrande vendas la arĝentaĵojn, budhismajn statuojn kaj aliajn produktitajn en Nepalo. Post kiam ekfunkciis la fervojo, li ankaŭ intencas rekte iri al interna tero de Ĉinio por aĉeti kvanton da malmultekostaj elektroaparatoj por vendi en Nepalo. Li ankaŭ planas serĉi agentojn en la ĉina interna tero pri nepalaj karakteraj metiartaĵoj. Kumartuladhr diris:

"Ni tre interesiĝas pri disvastigo de komerco en aliaj urboj de Ĉinio, ekzemple en Pekino aŭ en Chengdu. Ni estas memfidaj, ke ni povos funkciigi pli da vendejoj en aliaj lokoj de Ĉinio. Ni esperas, ke pere de ĉi tiu fervojo, granda kvanto da varoj de Nepalo povos trairi Lasaon kaj esti transportitaj al aliaj ĉinaj urboj."

Nun ankoraŭ ne estas multaj nepalaj komercistoj en Lasao. Kaj ili laboras ĉefe kiel kuiristoj, barbiroj ktp. Kumartuladhr antaŭvidis, ke post ekfunkciigo de la fervojo kaj plibonigo de la ŝoseo inter Lasao kaj la haveno Zhangmu, pli kaj pli da nepalaj komercistoj venos al Tibeto. Li diris al raportisto, ke multaj nepalaj ĵurnaloj raportis pri la Qinghai-Tibeta fervojo. Kaj la nepala ekonomia rondo esperas multe de ĉi tiu fervojo.

Ankaŭ en la strato Bakuo, proksime al la arĝentaĵo-vendejo Syamukapu troviĝas tibetstila restoracio. Sinjorino Vivian MacDonald kaj ŝiaj infanoj komforte sidas sur teraso de la restoracio, gustumas tibetajn manĝaĵojn, kaj rigardas la homojn paŝantajn sur la strato Bakuo. Parolante pri ĉi tiu fervojo, ŝi havas propran opinion. Ŝi diris:

"Por la tibetanoj, post ekfunkciigo de ĉi tiu fervojo, pli multe da varoj eniros en Tibeton. Tio plibonigos kaj plioportunigos ĉiutagan vivon de ili. Post ekfunkciigo de la fervojo, mi pensas, ke pli da turistoj venos al Tibeto, ĉar trajna vojaĝo pli malmultekostas. Nuntempe la aviadila vojaĝo ankoraŭ estas multekosta. Trajno donos pli bonan ŝancon al tiuj, kiuj volas veni al Tibeto."

Krom malmultekosteco, la trajna vojaĝo estas bona elekto ankaŭ por tiuj turistoj, kiuj volas spekti la belajn pejzaĝojn de Tibeto. Filino de MacDonald, Catnona, tre volas sperti la fervojon, kies laŭvoja pejzaĝo estas la plej bela en la mondo. Ŝi montris esperon, ke en venonta fojo ŝi venos al Tibeto per trajno. Ŝi diris:

"Mi pensas, ke la trajna vojaĝo eble daŭros pli longan tempon, sed mi vidos pli da laŭvojaj pejzaĝoj, kiuj estas plej belaj ol de aviadilo. Mi pensas, ke la turistoj certe pli ŝatos tiun manieron. Eble en la venonta fojo, ni venos ĉi tien per trajno kaj restos pli longe. Ni vizitos pli multe da lokoj de Tibeto. Eble ni iros al la montpinto Ĉomolangma."

Je ĉi tiu fervojo, kiu situas plej alte en la mondo, ne nur la pli ol 2 milionoj da popolanoj en la Tibeta Aŭtonoma Regiono, sed ankaŭ la homoj de aliaj partoj de la mondo havas multajn proprajn esperojn.