• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-17 20:48:33    
"Karto de loĝkvartala kuracado" liveris sanan helpon

cri
La strato Guanqian troviĝas en la urbo Suzhou de la ĉina provinco Jiangsu, en la strato ekzistas 8 loĝkvartaloj kaj loĝas pli ol 50 mil loĝantoj. Antaŭ pli ol 2 jaroj, la strato fondis loĝkvartalan sanohelpan centron kaj ekdisdonis "karton de loĝkvartala kuracado". Sinjorino Hu Lan, estrino la oficejo de la strato Guanqian, konigis:

"En nia strato loĝas multaj malfacilaj familioj, inkluzive de solecaj maljunuloj, kripluloj, orfoj kaj homoj, kiuj ne ĝuas socian kuracan garantion. Ili eĉ ne povas sin vivteni, kompreneble ne havas monon por viziti kuraciston. Efektive iuj malgravaj malsanoj povas esti kuracitaj se oni ĝusttempe prenas medikamentojn, sed pro malriĉeco, ili ne povas ricevi ĝusttempan kuracadon, tial malgravaj malsanoj fariĝos seriozaj kaj fine fariĝos eble eĉ mortigaj. Tial, ni plenumis serion da rimedojn por helpi la malfacilajn familiojn en kuraca flanko."

Sinjorino Xie Lihua, vicestrino de la oficejo de la strato Guanqian kaj respondeculino de "karto de loĝkvartala kuracado" konigis al raportistino, ke ili establis prisanan arkivon por maljunuloj, kiuj aĝas pli ol 60 jarojn kaj liveris al malfacilaj loĝantoj la "karton de loĝkvartala kuracado", per la karto, loĝantoj ne nur posedos 500 juanojn de kuraca mono ĉiujare, sed ankaŭ ĝuos serion da favoraj rimedoj pri kuracado. Ŝi diris:

"Ekzemple, per la karto, kiam loĝantoj estos senigitaj je registra pago kaj la pago de kuracado en hejmo de malsanuloj, ankaŭ medikamenta pago kaj kuraca pago estos diskontataj. En nia loĝkvartala sanohelpa centro, kuracistoj deĵoras 24 horojn."

Sinjorino Xie Lihua konigis, ke en la lastaj pli ol 2 jaroj, la strato Guanqian liveris al loĝantoj pli ol dekmilojn da juanoj de kuraca helpo kaj fondis 5 246 prisanajn arkivojn por maljunuloj, kiuj aĝas pli ol 60 jarojn. la prisana arkivo konsistas el baza arkivo, arkivo de specialaj programoj, baza stato kaj rekordo de problemoj kaj inkluzivas ĉefajn problemojn de loĝantoj.

Krom establigo de prisana arkivo kaj disdono de helpkuraca karto, pri gravaj malsanoj, la strato ellaboris urĝan rimedon. Sinjorino Xie Lihua diris:

"Ni havas urĝan helpan fonduson. Se loĝantoj malfeliĉe malsaniĝas je kancero kaj aliaj gravaj malsanoj, en plej mallonga tempo ni liveros monon al ili por kuracado, kompreneble la mono estas senpaga."

1  2