• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-18 11:09:50    
Japanio alte atentas disvolvan strategion: "Intelekta proprieto, fundamento de la lando"

cri

Frue en la jaro 1949 Japanio publikigis "Leĝo pri perado", la leĝo jam menciis la problemon de intelekta proprieto. Post la jaro 2002 Japanio aprobis serion da leĝo-projektoj pri protektado de intelekta proprieto kaj de la du flankoj de leĝo kaj administrado, fondis la disvolvan strategion: "Intelekta proprieto, fundamento de la lando", tiel formiĝis la mekanismo de tutlanda alta atento al intelekta proprieto.

De multaj jaroj Japanio ĝustatempe ellaboras, amendas kaj reguligas koncernajn leĝojn laŭ evoluado de la monda intelekta proprieto, internaciaj traktatoj, du-flankaj kaj plur-flankaj interregistaraj interkonsentoj, por ke la propra sistemo pri intelekta proprieto sin ligu kun la internacia; Japanio ankaŭ atentas sorbi utilajn spertojn de okcidentaj landoj, pro tio Japanio antaŭiras en la mondo rilate al leĝoj kaj kodoj pri intelekta proprieto. Ĉi tiuj rimedoj ja estas pozitivaj por plibonigi la figuron de la ŝtato kaj malpezigi la internacian premon rilate al intelekta proprieto.

En amendado de leĝoj pri intelekta proprieto Japanio donas altan atenton al opinioj de specialistoj, establis specialistajn konsultiĝajn komitatojn, kiuj ofte studas kaj akurate prezentas opiniojn por amendi koncernan leĝon. La nuna leĝsistemo de Japanio pri intelekta proprieto inkluzivas "Leĝo de patento", "Leĝo de desegnado de ekstera aspekto", "Leĝo pri fabrikmarko", "Leĝo de aŭtorrajto", "Leĝo pri prevento de nejusta konkurenco", "Leĝo pri komerco", "Leĝo pri dogano", kaj tiel plu.

Japanio estas civil-leĝa lando, tamen tre alte atentas la rolon de testa kazo en leĝoplenumado. Rilate al la nunaj leĝoj pri intelekta proprieto, leĝdonado estas postiranta, sed Japanio tre alte atentas solvi la problemon de postiranta leĝdonado per testa kazo.

Alte atentante leĝsisteman konstruadon pri intelekta proprieto, Japanio senrezerve batas piratadon. Ĝi atentas fortigi kunlaboron kun multaj landoj en Eŭropo kaj Ameriko, proponis kaj praktikas konvencion por preventi imitadon kaj piratadon, fondis rapidan kaj simplan eliminan sistemon, se okazas rajtoatenco, kaj antaŭenpuŝas respondan rimedon kontraŭ surreta rajtoatenco.

 

Japanio de tempo al tempo reguligas la gravajn punktojn en disvolvo laŭ la evoluado en ĉiu jaro, tiel ke la strategio "Intelekta proprieto, fundamento de la lando" posedas tre fortan trafecon, flekseblecon, manipuleblecon kaj daŭrigeblecon en la praktikado. Julie la japana kabineto aprobis "Planon por antaŭenpuŝi intelektan proprieton, 2006". La plano prenas baton al piratado kiel gravan punkton de la estontaj politikoj. La plano difinas ne nur seriozan punon al entreprenoj, kiuj importis pirataĵojn sed ankaŭ rigoran superregon kaj necesan punon al individuo, kiu enportas pirataĵojn. Samtempe kun tio, la registaro fortigos administradon super interreto kaj rigore malpermesas retejon aŭ individuon publikigi interrete pirataĵojn. Por tio, la japana registaro ellaboros en la venonta jaro specialan leĝon por bati piratadon.

Krom leĝdonado kaj batado, la japana registaro ankoraŭ fortigas sciencan administradon super intelekta proprieto. Ĝi ne nur laŭleĝe faras ekzamanon pri intelekta proprieto, nome de la ŝtato, sed ankaŭ respondecas pri esplorado de politiko pri intelekta proprieto kaj pri prezento de propono de leĝdonado kaj leĝoamendado pri intelekta proprieto al la Dieto. Cetere, la japana registaro ankaŭ donas helpon pere de neregistara asocio pri intelekta proprieto al rajtantoj en administrado super intelekta proprieto kaj solvado de disputo ĉiflanka.

Ankaŭ japanaj funkciaj institucioj kaj entreprenoj donas altan atenton al la problemo de intelekta proprieto. La kompanioj posedas proprajn petantojn pri patento. Ekzemple, en Mitsubishi estas 45 000 laborantoj, interalie, 300 respondecas ekskluzive pri patentopetado.