• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-18 16:10:35    
Reĝisoro Ning Hao (foto)

cri

Karaj retlegantoj, lastatempe ĉina filmo kreis miraklon de bileto-vendado. Investo de la filmo ne superis 5 milionojn da juanoj, sed nun ĝia bileto-venda sumo en ĉinaj diversaj lokoj jam estas triobla kompare kun ĝia investa sumo. Dank' al tio, reĝisoro de la filmo Ning Hao tuj fariĝis reĝisoro alte atentata de multaj filmaj investantoj. En la hodiaŭa programereto, ni konigos al vi Ninghao kaj lian filmon .

La filmo Freneza Ŝtono, kiu estas kune kreita de reĝisoro kaj kelkaj ĉefroluloj, estas pure amuza filmo kun viroj kiel ĉefroloj. La filmo priparolas rakonton okazantan en iu fabriko de artaĵoj, kiu frontas al bankroto en la urbo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio. Malkonstruante malnovajn fabrikajn domojn, oni hazarde trovis smeraldon, kiu ĝuas senprezan valoron. Por revigligi la fabrikon, estro de la fabriko decidis okazigi aŭkcion por la smeraldo. Neatendite internacia rabisto kaj loka ŝtelisto atentas la smeraldon kaj ili per sia propra profesia kapablo proksimiĝas al la valoraĵo. Iam ili reciproke malhelpas unu alian kaj iam ili kune frontas al Bao Shihong, estro de garda sekco de la fabriko, la plej granda obstaklo. Post serio da malkaŝaj kaj kaŝaj bataloj kaj interŝanĝo de reala kaj falsa smeraldoj, tiuj du aroj da ŝtelistoj estas priŝercitaj.

La filmo Freneza Ŝtono utiligas interkrucan priparolan formon pri pluraj fadenoj kaj malsamaj spacoj. Estas menciinde, ke priskribo de roloj estas eksterordinare elstara, ekzemple homo kun malalta edukiteco, preferas diri elegantajn vortojn kaj dialogo de roloj estas chongqing-a dialekto. Ĉio ĉi tio ridetigas spektantojn. Ĉu regas rideto en kameraejo kiam Ning Hao kamerais tiel amuzan filmon? Li diris:

"Fakte ne, estis ege serioze en kameraejo kaj apenaŭ okazis tia fenomeno, ke roloj ridetas kaj ne povas ludi. Antaŭ kameraado, ĉiuj havas animstatan preparon, t.e. per kia rimedo ni manifestu la humuron. Kiam oni alte atentas ion, do tio ne estas ridinda. Fakte regas nervozeco en kameraejo."

Ning Hao estas feliĉa juna reĝisoro. En la pasinta jaro, "Yingyi Amuza Limigita Kompanio" organizata de hongkong-a fama kantisto kaj aktoro Liu Dehua funkciigis planon titolitan "Novaj Eminentaj Aziaj Reĝisoroj" por monhelpi 6 aziajn junajn reĝisorojn kamerai filmojn. Inter ili, Ning Hao estas unika reĝisoro el ĉina interna loko. Ning Hao kaptis la bonŝancon kaj tuj elstariĝis en la filma rondo kun intensa konkurenco.