• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-22 12:17:23    
Ekskurso al Bambua Maro

cri
Menciante Bambuan Maron, vi eble ekmemoras pri la sceno el la filmo "Kaŭranta Tigro kaj Sinkaŝinta Drako", pensante, ke blank-vestaj ĉinaj lukt-artistoj batalas en la smeralda bambua maro. Hodiaŭ ni prezentu al vi Bambuan Maron en la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio.

En montregiono de la gubernio Panxian de la provinco Guizhou, troviĝas la bambuaro areanta je proksimume 2 mil hektaroj, oni nomas ĝin Bambua Maro de Laochang. La bambuaro kreskanta sur monto alta je proksimume 1 700 metroj super la marnivelo, jam havas la historion de pli ol 300 jaroj. Simile al la bambuaro de la filmo "Kaŭranta Tigro kaj Sinkaŝinta Drako", ankaŭ la Bambua Maro de Laochang estas kvieta en la medio kaj milda en la klimato. Sur la monto ĉie vidiĝas bambuoj ombroriĉaj kaj sukoplenaj. Promenante en la bambuaro, oni sentas sin komforte kaj malvarmete, kaj je ekblovo de zefiro, alŝvebas agrabla odoro de freŝaj bambuoj.

Ambaŭflanke de vojetoj en la bambuaro, ĉie videblas maljunaj bambuoj malhele verdaj, junaj bambuoj hele verdaj kaj bambuidoj verdetaj. Se ĵus pluvis antaŭmomente, oni eĉ povas aŭdi mallaŭtan klakadon de tig-longiĝantaj bambuoj. Multaj rojoj elŝpruciĝas el krutaĵo, rokfendo kaj faŭlto, kaj filtrite en la aparta tertavolo kaj de bambuaj radikoj en la Bambua Maro, ilia akvo fariĝis dolĉa "akvo de bambua radiko".

Oni diras, ke "akvo de bambua radiko" estas trezoro de la Bambua Maro, ĉar ĝi efikas por preventi kaj kuraci kanceron, kaj beligi la vizaĝon. Lokanoj konigis, ke teo infuzita per tia akvo estas dolĉa kaj bongusta; vino distilita per tia akvo estas aroma kaj gustoplena; rizaĵo kaj plado kuiritaj per tia akvo estas apetitigaj. Pro tio, preskaŭ ĉiu vizitanto de Bambua Maro emas preni iom da "akvo de bambua radiko" por gustumi ĝian dolĉecon kaj bongustecon, poste lavi sian vizaĝon per tia akvo.

Kiam oni promenadas en la bambuaro, se bonŝance, ili povas trovi tre valoran manĝeblan fungon nomatan bambu-fungo. Bambu-fungo kreskas ĉe la radika parto de velkintaj bambuoj. La freŝa bambu-fungo havas la malhele verdan ombrelo-forman verton kaj la neĝblankan tigon. Pro siaj bela formo kaj rara valoro, ĝi estas konata kiel "floro de fungoj" kaj "reĝo de fungoj". Bambu-fungo estas bonega je la gusto, fragila je la strukturo kaj aroma je la odoro, kaj eĉ efikas por malgrasigi kaj vizaĝo-beligi. Vic-estro de la gubernio Panxian s-ino Xue Yueqiong konigis dirante, ke dank' al apartaj geografia situo kaj naturaj kondiĉoj, tre bonas la kvalito de bambu-fungo kreskanta en Bambua Maro de Laochang, kaj la supo preparita per tiea bambu-fungo havas aparte agrablan guston. Ŝi diris:

"Sovaĝa bambu-fungo kreskanta en aliaj lokoj ne estas tiel bona kiel en nia loko, ĉar niaj grunda, akva kaj klimata kondiĉoj estas bonegaj kaj la loko ne havas polucion."