• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-23 10:14:28    
Vizito al ŝtonaj kavernoj de Longyou

cri
En la provinco Zhejiang, orienta Ĉinio, troviĝas la gubernio Longyou. Antaŭ dekkelkaj jaroj, en tiu gubernio oni eltrovis la vastan ŝtonan kavernaron. Tio ne nur vekis fortan interesiĝon de akademiaj rondoj, sed ankaŭ altiras grandan nombron da turistoj. Hodiaŭ ni kune vojaĝu tien por rigardi tieajn misterajn kavernojn.

La ŝtonaj kavernoj de Longyou situas en la mont-vilaĝo nomata Shiyanbei ĉirkaŭata de montoj kaj riveroj. Antaŭ longe, tieaj vilaĝanoj jam trovis, ke sur montoj ekzistas multaj profundaj lagetoj kun la travideble klara akvo. En somero de la jaro 1992, kelkaj vilaĝanoj intencis akvumi kampojn per la lageta akvo, kaj decidis elĉerpi iun lageton. Ili elektis lageton kun la surfaca areo de 20 kvadrataj metroj. Pere de akvopumpilo ili komencis ĉerpi akvon el la lageto. Kvar tagojn poste ili vidis kun miro, ke montriĝas el la restanta akvo ŝtona ŝtuparo, kaj 9 tagojn poste, du gigantaj kolonoj kun la fiŝ-spina formo elmontriĝis el la akvo, fine en la 17-a tago, elmontriĝis grandskala subtera ŝtona kaverno.

Eltroviĝo de tiu ŝtona kaverno pli incitis scivolemon de la vilaĝanoj. Ili elĉerpis la akvon de sinsekvaj sep lagetoj, rezulte sep ŝtonaj kavernoj sin montris antaŭ ili. La sep kavernoj orde viciĝas unu apud alia, kaj similas unu al alia en la strukturo, sed malsamas je la grandeco. Tamen strange estas, ke krom unu sen-kapa ŝtona statuo, oni trovis neniun alian objekton tie. Intervjuate, s-ro Wang Sijing, membro de la ĉina Akademio de Inĝenierado, diris, ke kiam la loĝantoj de la vilaĝo Shiyanbei ĵus trovis tiujn ŝtonajn kavernojn, ili sentis konfuziĝon, sed ne konsciis, ke tio estas la monde plej granda subtera ensemblo. Li diris:

"Je la ekvido de tiu subtera kavernaro, mi estis admire surprizita de antikvuloj, kies sperto kaj inteligenteco atingis neimageble altan nivelon en tiu tempo, ĝi vere estas super-natura majstraĵo."

S-ro Wang Sijing diris, ke ĉiu kaverno similas al subtera halo, kiu areas almenaŭ je mil kvadrataj metroj. En la fundo de ĉiu kaverno estas unu aŭ du ŝtonaj cisternoj kaj artefarita oblikva deklivo; dika ŝtona kolono subtenas la kavernan tegmenton. La nombro de kolonoj diferencas laŭ la grandeco de la kaverna areo, de kvar ĝis unu. En la kaverno estis ĉizita ŝtona ŝtuparo kondukanta al la tera surfaco. Ege mirige estas, ke la aranĝo de la sep kavernoj ĝuste observis dispozicion de la konstelacio "la Granda Ursino". Sur la kavernaj muroj videblas misteraj desegnaĵoj. Sur iuj muroj vidiĝas ordinaraj animaloj, kiaj ĉevalo, birdo kaj fiŝo, sed en aliaj muroj la desegnitaj animaloj aspektas strange, ekzemple la kolo de birdoj kelkoble pli longas ol la korpo.