• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-23 16:29:21    
Ĉinio per leĝdono kuraĝigos disvolvon de novtipa kamparana fakkunlabora ekonomia organizo

cri
Ĉinio per leĝdono kuraĝigos disvolvon de novtipa kamparana fakkunlabora ekonomia organizo

La 22-an de aŭgusto, projekto de refoje estas prezentita al Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso por diskutado. La projekto unuafoje konfirmas leĝan pozicion de kamparana fakkunlabora ekonomia organizo kaj subtenas sanan disvolvon de tiaj organizoj.

En la lastaj 20 jaroj, ĉinaj kamparanoj establis fakkunlaboran ekonomian organizon kun diversaj formoj. Tiuj organizoj fariĝas gravaj periloj de funkciigo de kampara industriigo. Nun en Ĉinio troviĝas pli ol 150 miloj da tiaj organizoj kaj pro manko de koncerna leĝo, tiuj organizoj ne povas esti registrata kaj tio influas ilian normalan funkciigan aktivadon.

Kvanto de nebona kredito de ĉinaj komercaj bankoj malaltiĝis ĝis 7.5%

La 21-an de aŭgusto, koncerna respondeculo de Reguliga kaj Administra Komitato pri Bankoj de Ĉinio malkaŝis, ke en la fino de junio, la kvanto de nebona kredito de ĉinaj komercaj bankoj malaltiĝis ĝis 7.5%.

Inter ili, la kvanto de nebona kredito de akciaj komercaj bankoj jam malaltiĝis ĝis 3.1%.

Nombro de uzantoj de telefono proksimiĝas al 800 milionoj da homoj

Laŭ plej nova statistiko publikigita de Ĉina Inform-Industria Ministerio en la 21-a de aŭgusto, ĝis fino de ĉi-julio, la nombro de ĉinaj uzantoj de telefono superis 789 milionojn da homoj. Ĉinio daŭre okupas la unuan pozicion de telekomunikada merkato en la tuta mondo.

En tiuj uzantoj de telefono, la nombro de uzantoj de fiksa telefono superas 366 milionojn da homoj. La nombro de uzantoj de poŝtelefono estas preskaŭ je 432 milionoj da homoj. Laŭ la statistiko, ĝis fino de ĉi-julio, la posedkvanto de poŝtelefono en Ĉinio jam atingis 33 poŝtelefonojn po cent homoj.

Grandamezure defalis konsumado de energio kaj akvo en Pekino

Laŭ informo de la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao en la 21-a de aŭgusto, en la unua duono de la kuranta jaro grandamezure defalis la konsumado de energio kaj akvo en Pekino, respektive je 7% kaj 12%.

Laŭ konigo de la Pekina Disvolva kaj Reformada Komisiono, de la lastaj jaroj Pekino unuflanke plirapidigas transformadon de la manieroj de ekonomia kreskado, profundigas la reguligadon de industria strukturo kaj disvolvas cirkulan ekonomion, kaj aliflanke, klopodas por altigi la utiligan efikecon de energio, tiel ke la po-unua energi-konsumo de la totala nacia produktovaloro malaltiĝas ĉiujare.

Ĉina centra kapitalo por subteni agrikulturon

En la kuranta jaro la ĉina centra financo asignis 339,7 miliardojn da juanoj de renminbi por subteni agrikulturon kaj kamparan evoluadon, plimulte je 42,2 miliardoj da juanoj ol en la pasinta jaro kaj rimarkinde pliiĝis la favoro al la kamparanoj.

Samtempe kun pliforta financa subteno, la ĉina registaro ankaŭ planas kulturi dum dek jaroj milionon da talentuloj kun edukiteco de teknika mezlernejo. Ili okupiĝos ĉefe pri kultivado, bredado, prilaborado kaj similaj produktadoj.