• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-24 07:35:06    
Prozisto Veninta de sur "Fea Monto"

CRI

Kara retleganto, ni jam konigis al vi ĉefajn romanistojn kaj novelistojn el la nuntempa literaturo de Ĉinio. Nun ni prezentu prozistojn!

La 1-a imperiestro de la dinastio Qin (221 a. K. – 206 a. K.) volis ĉiam vivi kaj esti eterna imperiestro. Laǔdire li sendis Xu Fu kaj aliajn serĉi senmortigan eliksiron. Reveninte la sendito raportis, ke li grimpis sur la fean monton Penglai kaj vidis senmortigan drogon, sed monta dio de Penglai ne donis ĝin pro tio, ke li alportis tro malmulte da oferaĵoj. Tion la obsedita imperiestro kredis... fine Xu Fu forkuris al Japanio.

Penglai, nuna gubernio en la provinco Shandong, estas naskoloko de poeto kaj prozisto Yang Shuo (1913—1968). Lia antaǔa nomo estis Yang Yujin. En 1937 li ekuzis la nomon Yang Shuo. En 1929, diplomite el elementa lernejo (1926), li sekvis patrinflankan onklon al la nordorienta regiono de Ĉinio por lukrado, atingis Harbinon (en la nuna nordorienta provinco Heilongjang) kaj baldaǔ fariĝis dungito en banko de brita komercisto. En libera tempo li diligente lernis la anglan lingvon kaj ĉinan klasikan poezion. Dume li faris ekzercadon, jen versante jen ion tradukante, kio ne rimarkite formis bonan bazon de lia posta verkado.

En la 18-a de septembro, 1931, armeo de la japana imperiismo fari grandaskalan agreson al la nordorienta regiono de Ĉinio. Por partopreni en rezistado, Yang Shuo veturis al Ŝanhajo, poste al Wuhan. Li komencis verkadon de kontraǔagresaj artikoloj. Vintre de 1937, li venis al la revolucia sanktejo Yan'an. Post nelonge li vagis tra diversaj lokoj de la nordokcidenta regiono kaj en 1938 atingis la sudan urbon Kantono. En 1939 li aliĝis al vizitgrupo de verkistoj, organizita de Tutlanda Literaturarta Kontraǔmalamika Ligo. En 1942 li revenis al Yan'an kaj faris studadon en partia lernejo.

Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la verkado de Yang Shuo eniĝis novan periodon. De 1956 ĝis 1968, lia tuta atento koncentriĝis al proza verkado. Li fariĝis fama verkisto kun grava sukceso en la prozado. Li aperis kiel eminenta prozisto kun granda artotalento. Li montriĝis ankaǔ kiel literatura laboranto kun honesto kaj diligento.

La enhavo de prozaĵoj de Yang Shuo povas esti dividita en 4 kategoriojn: Pri granda batalo kontraǔusona kaj korehelpa, ekzemple "Ordinaraj Homoj", "Kamarado Kapitano", "La koro de la Ĉina Popolo", "Homoj Konstruantaj la Patrolandon per Sia Vivo" kaj "Heroa Epoko", prikantantaj bravan oferemon, revolucian spiriton kaj internaciismon; pri socialismaj revolucio kaj konstruado, ekzemple "Antaǔen, Ferŝtala Armeo!", "Noto pri la Rivero Yongding", "Centflora Monto" kaj "Metropola Skizo"; pri ĉarmaj pejzaĝoj de la patrolando kaj bela animo de la popolo, ekzemple "Pentrado de Montoj kaj Brodado de Riveroj", "Zenito de la Monto Taishan", "Ruĝaj Folioj de Xiangshan", "Kamelia Fuo" kaj "Liĉia Mielo"; pri profunda amikeco inter la ĉina popolo kaj alilanda, ekzemple "Penso kaj Sento pri Hindio", "Sakurflora Pluvo", "Egipta Lampo" "Gemo", "Formika Monto" kaj"Vivofonto".

Kiel dirite, en la juneco Yang Shuo diligente lernis la klasikan poezion kaj preskaǔ ĉiutage sin ekzercis en versado. Esence li estis poeto, tamen la revoluciaj militoj puŝis lin en verkadon de prozaĵoj, korespondaĵoj kaj eseoj. Ĉi tio karakterizis, ke liaj prozaĵoj estu tre poeziecaj.