• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-24 09:43:41    
Intervjuo al fervojista Esperantisto

cri
La suba raporto estas el gazeto "Hungara Fervojista Mondo". Ĝi temas pri germana eminenta esperantisto Heinz Schindler helpema homo kaj la "vojaĝanta ambasadoro" de Esperanto. Jen la tria parto. (D=Demando).

D: Kiel vi taksas la enlandan kaj internacian movadon ĉe la fervojistaj esperantistoj?

En Germanio ankoraŭ bone funkcias, sed bedaŭrinde mankas la junularo pro la konataj kaŭzoj. En internacia rilato mi pensas, ke nur en Ĉinio ankoraŭ estas sufiĉaj junuloj.

D: Ĉu eblas plivastigi la uzon de Esperanto sur la fakaj terenoj?

En ĉiu lando ni havas taŭgajn fakvortarojn kaj dum la kongresoj okazas interesaj altvaloraj fakprelgoj. En ĉiu lando ni devas publikigi tiujn en la Esperanto-gazetaro. Kapablaj kolegoj, kiuj havas bonajn kontaktojn kun la fakgazetaro, devas traduki kaj publikigi ilin en la fervojistaj fakgazetoj por atentigi la fervojistojn al la kongresoj kaj al la faka laboro de la esperantistoj.

D: Kiel vi vidas la laboron de la fervojistaj esperantistoj en la perspektivo?

Ni devas kontinue plulabori kaj uzi ĉiun eblecon por kontentigi la gekolegojn kaj la publikon pri Esperanto. Ni ne devas kaŝi niajn jarkunvenojn aŭ kongresojn en nekonataj izolitaj lokoj, sed montri la flagojn antaŭ la stacidomo kaj la kongresejo, kaj informi la gazetaron, redakciojn la radio kaj televido.

D: Ĉu vi povas rakonti kelkajn interesajn travivaĵojn en Esperantujo?

En la jaro 1970 ni estis en Tokio kun germana vojaĝgrupo, kie ni renkontis naŭ japanajn esperantistojn en nia hotelo, kiujn ni konis el la UK okazinta en la jaro 1965. La germanaj kunvojaĝantoj miris, ke ni tiel bone parolis kun la japanoj, sed ne germane, ne angle. Tiam la japanoj ankoraŭ malŝatis la amerikanojn kaj ne lernis la anglan lingvon, eĉ ne tiuj el la hotelakceptejo. Ĉar la oficiala gvidantino ne plu ĉeestis, ni devis helpi kun niaj japanaj amikoj al aliaj germanoj, kiuj ankoraŭ havis dezirojn.

Kiam post UK en Brighton ni estis survoj al al postkongreso en Skoltlando, ni tranoktis en bona hotelo en la urbo Berby. Mia edzino ne ŝatis la rostitajn pecojn de la blanka pano. Ĉar en Germanio la malhelan panon el sekalo oni nomigas "nigra pano", ŝi postulis en angla lingvo nigran panon (black bread). La servistino forprenis la panon, metis ĝin denove en la aparaton kaj ŝi servis ĝin forbruligita je nigra. Nun ni scias, kio estas la angla "nigra pano".