Dum mia ĉiĉeronado en Konfuziejo, korea s-ro Lee Hong-Jin (maldekstra) ĉiam tenis ombrelon por mi.
Karaj, vi ne povas imagi kiel varmega la vetero estis tiam. Suno forte bakis nin, la temperaturo estis alta kaj oni ne povis senti la venton. Tamen, la varmega vetero ne povis ĉesigi niajn respektajn paŝojn al Konfuzio. Ĉi tie mi volas diri iun ege kortuŝan aferon. Post kiam finiĝis la Festivalo, kiam mi aranĝis la fotojn, mi mire rimarkis, ke dum mia ĉiĉeronado en Konfuziejo, korea s-ro Lee Hong-Jin ĉiam tenis ombrelon por mi. Vidu la fotojn! Tiam mi tute ne rimarkis. Ĉi tie, mi volas elkore diri al s-ro Lee: "Koran dankon pro via ĝentileco"!
1 2 3 4 5
|