• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-24 18:37:56    
Dormo kaj homa sano

cri

La homoj pasigas trionon de sia vivo en dormo. Bona dormo tre utilas al la homaj fiziko, inteligento kaj sano. Scienca esplorado montras, ke dormo estas grava anka ŭ por levi la imunigan kapablon de la homa korpo.

Iuj opinias, ke oni devas dormi ĉiunokte 8 horojn, sed fakte la longeco de dormo dependas de la homoj. Iuj dormas 8-9 horojn por havigi al si sufiĉan energion, dum aliaj nur 5-6 horojn. Oni diris, ke Napoleon Bonaparte ĉiutage dormis nur 3 horojn, dum germana poeto Goethe iam dormis eĉ 24 horojn kontinue. Iuj diris, ke anta ŭ enlitiĝo oni ne devas manĝi. Sed faktoj pruvis, ke trinki iom da lakto anta ŭ enlitiĝo povas dolĉigi la dormon. Aliaj diris, ke se oni dormis malpli da horoj ol kutime, oni devas pli dormi tiom da horoj en la sekvanta nokto. Se oni ne dormis plurajn tagojn, oni rehavigos al si sufiĉan energion nur bone dorminte unu tutan nokton. Fakte tiuj paroloj estas ne korektaj.

Kia dormo estas plej utila al la homa sano?

Anta ŭ ĉio oni devas observi la regulon de la biologia horloĝo kaj ne la ŭ vole malordigi ĝin. Oni devas la ŭ regula kutimo en- kaj ellitiĝi kaj ne facilanime ŝanĝi ĝin. La plej bona tempo por dormado estas de la na ŭ a horo ĝis la dua en la sekvanta mateno, ĉar po du horoj konsistigas unu periodon de dormado, kaj la unua periodo estas plej dolĉa, la dua iom malpli dolĉa kaj la tria kaj kvara malbonkvalitaj, kaj plie, la dormo en la unuaj kvar horoj konsistigas 75% de la totala kvanto de dormado. Por la gemaljunuloj la dormado devas esti pli longa ol la mezaĝuloj, ĉar la gemaljunuloj facile laciĝas kaj ili bezonas kompare longan tempon por mildigi lacon. Por la pli-ol-70-jaruloj dormi 8-9 horojn estas bone, dum la pli-ol-90-jaraj gemaljunuloj devas dormi ĉiutage 10-11 horojn kaj ili devas havi ankaŭ duonhoron aŭ unu horon por siesto.

Oni devas forigi la malbonan kutimon de dormado:

Oni ne devas dormi en la ĉambro, kie lumas lampo. Kvankam oni dormas kun fermitaj okuloj, tamen la lamplumo daŭre influas la homan sensorganojn.

Anta ŭ enlitiĝo oni ne faru drastan fizikan movon.

Anta ŭ enlitiĝo oni ne trinku fortan teon, nek trinkaĵon kun forta alkoholaĵo.

Anta ŭ enlitiĝo oni ne legu aventurajn kaj detektivajn legaĵojn, nek rigardu tiajn filmojn kaj TV-filmojn.

Krome, oni devas atenti sian teniĝon de dormado. Estas bone, se oni dormas kun kurbigitaj gamboj, sur la dekstra flanko de la korpo. Estas tre bone, se oni kuŝas en la sama direkto de la magnetaj linioj de forto de la magneta kampo de la terglobo, t.e. de norde suden. Anta ŭ enlitiĝo oni devas lavi la piedojn per varma akvo kaj dormi en la ĉambro kun malfermitaj fenestroj, ĉar la fluanta aero utilas al la kvieta dormo, tamen la vento ne rekte blovu al la homa korpo kaj precipe la homa kapo. Oni ne devas facile preni dormigilon, sed povas trinki varman lakton anta ŭ enlitiĝo, ĉar lakto utilas al endormiĝo.