• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-25 09:40:54    
Esperanto estas utila al Budhismo

cri
Karaj aŭskultantoj, cent homoj ĉeestis al la unua Transmara Seminario pri Aplikado de Esperanto okazinta de la 14-a de julio ĝis la 17-a de julio en Fujian-provinco. Ankaŭ bikŝuo Shi Lengyan partoprenis en la seminario kaj faris predikon titolitan "Esperanto estas utila al Budhismo". Nun bonvole aŭskultu pli da detaloj!

En sia prediko, li ĉefe eksplikis jenajn vidpunktojn. Unue, karakterizojn de Budhismo kaj karakterizojn de Esperanto. Due, disvastigadon de Budhismo kaj disvastigadon de Esperanto. Trie, interfluon de Budhismo kaj uzadon de Esperanto. Fine, 5 proponojn pri disvolvado de Esperanto en Budhismo.

Jen lia eksplikado al karakterizoj de Esperanto.

Post lernado, li informiĝis, ke Esperanto estas lingvo kreita de pollanda kuracisto Zamenhof en 1887 kun la historio de 116 jaroj. Tio ja estas la espero de Zamenhof, ke helpe de la lingvo, la homaro atingu interkompreniĝon de diversaj nacioj, nuligu malamon kaj militon kaj establu egalan kaj favoraman grandan familion de la homaro. Esperanto estas relative facile lernebla kun 16 bazaj gramatikaj reguloj kaj 28 literoj. Post lernado de tiuj literoj kaj prononcaj reguloj, oni povas legi kaj skribi ian ajn vorton. Esperanto ja estas la plej facile lernebla en nuntempaj lingvoj de la homaro. Se oni volas plej rapide ellerni lingvon kaj precize komunikiĝi kun aliaj per ĝi, do Esperanto estas la elekto. Li diris: "Budhismo celas pacon, amikecon kaj egalecon de la tuta homaro. Sendube, la interna ideo de Esperanto ja estas tute sama al tio de Budhismo. Lingvo ja estas enkorpigo kaj komunikilo de la nacia kulturo. Disvolvado de la homaro intime sin ligas kun lingvoj."

Li opiniis, ke se lingvo facile lernebla kaj uzebla estus uzata kiel tutmonda komuna lingvo, tio ne nur protektus naciajn lingvojn sed ankaŭ plifortigus kulturan interfluon. Tamen en disvolvado de la homaro, potencaj lingvoj anstataŭigas malpotencajn lingvojn kaj potencaj kulturoj subigas la malpotencajn.

Nuntempe la angla lingvo estas la internacie plej vaste uzata, tamen ene troviĝas neekvilibro. Anstataŭigado de potencaj lingvoj al malpotencaj lingvoj estas kultura invado kaj anstataŭigado de homaraj kulturoj sed ne protektado kaj disvolvado. Tio sendube signifas pereon de kulturo de la antaŭa lingvo, ke alia lingvo anstataŭigas antaŭan lingvon. Se ĉino deinfanece lernus la anglan lingvon anstataŭ la ĉina lingvo, li aŭ ŝi certe ne povas koni la ĉinan kulturon.

Kontraste al tio, Esperanto ne bezonas anstataŭigi ian ajn nacian lingvon kaj ne bezonas celi pereon de ia kulturo. Kiel internacia helpa lingvo, Esperanto estas neŭtrala. Kun riĉa montra forto, Esperanto emfazas egalan interkomunikadon, tial oni ne bezonas timi, ke post uzado de Esperanto li aŭ ŝi sin perdos. Disvastigado kaj uzado de Esperanto evitas batalon de naciaj kulturoj, garantias disvolvadon de diversaj kulturoj kaj eĉ akcelas kunfandiĝon de tiuj kulturoj.

Tio ja estas sama al Budhismo. Por esprimi specialan karakterizon de budhismaj leĝoj, ia ajn nacia lingvo devas krei novajn vortojn, pro tio, ke en ia ajn nacia lingvo ne troviĝas koncernaj konceptoj. Esperanto estas la plej taŭga, kiu vere bone enkorpigas karakterizon de Budhismo. Esperanto povas facile realigi tion sen influo de limigiteco de naciaj lingvoj. Se budhisma sutro estos tradukita en Esperanton, tio elradike nuligos prononcan tradukadon kaj signifan tradukadon. Budhisma leĝo origine estas ege facila tamen troviĝas multe da problemoj pro lingvoj. Preciza eksplikado de konceptoj ĉiam estas malfacilaĵoj por bikŝuoj. Sed uzado de Esperanto rekte solvos la problemon. Tial, la plej bona rimedo por ellerni budhisman sutron de alia nacilingvo estas per transŝanĝiĝo el Esperanto.

Li opiniis, ke oni ne povas tuj kredigi ĉiujn homojn en la mondo je budhismo, tamen oni devas fundamente scii, ke Esperanto estas utila al disvastigado de Budhismo. Esperanto ĉiam tenos la signifon kiel ĝi estis naskita. Ĝi antaŭen disvolviĝos. La rezulto de la disvolviĝado eble estos estiĝo de pli facila kaj pli perfekta lingvo. Ankaŭ Budhismo kune disvolviĝos. Kaj la rezulto estos malpliiĝo de limigiteco de komprenado al budhismaj leĝoj.

Tial, el diversaj karakterizoj de Esperanto, budhistoj bonvenigas Esperanton.

Temas pri disvastigadoj de Budhismo kaj Esperanto, li diris: "Disvastigado de Esperanto signifas, ke pli da homoj facile nuligu diverĝon de komunikado en naciaj lingvoj, kaj ili pli facile faros komunikadon inter si per Esperanto. Pro tio, ke Esperanto mem ne establis kulturon, ĝi male akcelas interfluon, interfandiĝon kaj disvolvadon de kulturoj."

Se disvolvado de Esperanto akcelas unuiĝon de lingvoj kaj kulturoj, budhistoj volas disvastigi kaj subteni la komunan lingvon.

Valoro de la vivo estas budhisma leĝo. Kun budhisma leĝo estiĝas valoro de la vivo. Esperanto estas utila al disvastigado de budhisma leĝo, tial Esperanto havas valoron de la vivo kaj budhistoj devas disvolvi Esperanton.

Tamen pri interfluo de Budhismo kaj uzado de Esperanto, li opiniis, ke popularigado de budhisma leĝo alfrontas baron de lingvoj. Kiel ĉina bikŝuo faras predikon al usonano, kiu ne scipovas la ĉinan lingvon? Kiel budhistoj kaj nebudhistoj de diversaj nacioj precize faras interkomunikadon? Certe, oni povas fari predikon al usonano per la angla lingvo, kaj oni eĉ povas per la hispana lingvo se la usonano scipovas la hispanan. Tamen por li, la ĉina lingvo ja estas la plej bona, ĉar la patrina lingvo estas la plej preciza kaj flua. Se oni devas uzi alian lingvon, li preferas Esperanton. Li esprimis la esperon, ke kontraŭa flanko scipovas Esperanton kaj ili faru komunikadon per Esperanto. Tiamaniere ilia diverĝo estas nur tio inter la ĉina lingvo kaj Esperanto. Se li uzus la anglan lingvon, tiam troviĝus ne nur diverĝoj inter li kaj la angla lingvo sed ankaŭ diverĝo inter la angla lingvo kaj la ĉina lingvo pri esprimado de budhisma leĝo. Ene troviĝus multe da distancoj. Tial li diris: "Ĝuste pro tio, mi opinias, ke Esperanto estas efika ilo por disvastigi budhisman leĝon al nesamlingvanoj kaj Esperanto estas pli bona ol iu ajn el la aliaj lingvoj."

En la fino de sia prediko, li elmetis 5 proponojn pri disvolvado de Esperanto en Budhismo. Li diris:"unue, disvolvi bikŝuojn kun malproksima vido kaj disvastigi rolon de Esperanto en Budhismo. Due, establi budhisman organizon en Esperantujo. Trie, organizi seminariojn kaj plirapidigi disvastigadon de Esperanto. Kvare,ligi E-aktivadojn kun tradukado de budhisma sutro. Kaj fine, fari kunlaboradon kun alilandaj Esperantisto-budhistoj kaj gajni ilian subtenon."