• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-25 16:04:20    
Ĉinaj aŭtorrajtantoj subtenas "agadon kontraŭ piratado en cent tagoj"

cri

Karaj retlegantoj, lastatempe aŭtorrajtantoj el ĉinaj diversaj rondoj funkciigis ceremonion pri nomo-skribado por subteni grandskalan "agadon kontraŭ piratado en cent tagoj", kiu estas disvolvata de la ĉina registaro.

La "agado kontraŭ piratado en cent tagoj" okazanta de la 15-a de julio ĝis la 25-a de oktobro estas organizata de pluraj koncernaj departementoj, kiaj Ĝenerala Administracio de Ĵurnalismo kaj Eldonado, Ŝtata Aŭtorrajta Buroo, Publik-Sekureca Ministerio, Ŝtata Ĝenerala Administracio de Industrio kaj Komerco kaj aliaj. Ĝi koncentre batalas kontraŭ pirataj vidaŭdaj kaj softvaraj produktoj. La ĉina registaro plurjare disvolvas laboron batali kontraŭ aŭtorrajto-atenco kaj piratado kaj en ĉiu jaro estas koncentra rega agado. Ĉi-foja agado estas tutlanda agado funkciigata en Ĉinio ĝis nun kun plej granda forto kaj plej vasta sfero.

En la 16-a de aŭgusto, aŭtorrajtantoj, organizoj de aŭtorrajtantoj, asocio de la afero kaj reprezentantoj de koncernaj entreprenoj funkciigis ceremonion pri nomo-skribado kaj alvokis popolamasojn protekti intelektan proprieton kaj firme batali kontraŭ piratado. Direktoro de Zhengda-a Internacia Muzik-Produkta Kompanio sinjorino Jiang Ling konigis sperton kontraŭ piratado en la diska rondo en la lastaj jaroj. Ŝi diris:

"Mi memoris, ke antaŭ kelkaj jaroj, ni 12 etaj kompanioj disvolvis aktivadon kontraŭ piratado en sporta stadiono, cetere ni ankaŭ multfoje kunvenis por la afero. Nun la registaro staras en la unua vico kaj gvidas nin defendi aŭtorrajton, kuraĝigi kreon kaj reteni kontraŭleĝan agadon, kiaj aŭtorrajto-atenco kaj piratado, pro tio ni estas inspirataj. Ĉar ni estas reprezentantoj en la afero kaj laboras en fronto, estas ni, kiuj pleje komprenas, kia agado atencas nian aŭtorrajton. Ni volas aliĝi al la agado kontraŭ piratado."

Fama verkistino Xu Kun estas en vico de nomo-skribo. Xu Kun estas unu el aktivaj verkistinoj en la ĉina literatura rondo. Nun ŝiaj verkoj estas eldonataj kaj partaj estas tradukitaj en la japanan lingvon, la anglan kaj la germanan. Akceptante intervjuon Xu Kun menciis sian senton kontraŭ pirata agado. Ŝi diris:

"Mi ofte renkontas piratadon. Mi estas senpova por tio. Laŭ mi, forto de individuo estas eta kaj ni ne havas tiel multe da tempo por malŝpari kun tiuj piratantoj. Ĉifoje la agado organizata de la registaro favoras al ni kaj ni firme subtenas ĝin. Ni esperas, ke la registaro pluapaŝe grandigos batalan forton kaj vere protektos intelektan proprieton, tiel nia aktiveco pri origina kreo pluapaŝe altiĝos."