• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-25 16:20:55    
Famaj pejzaĝoj de Huangshan-monto

cri

 

La montpinto Shixin estas aparte alloga. Oni diras: "La beleco de Huangshan estus nekredebla ĝis oni alvenas al ĉi tiu montpinto." La profunda abismo malsupre de la pinto estas la hejmo de la simiospecio Huangshan. De tie oni povas vidi la Bambuŝosan Montpinton, kiu havas groteskajn rokojn, inter kiuj videblas "Kvin Maljunuloj en Boato" kaj "Ok Senmortuloj Transiras Maron". Tamen, la plej alta punkto de la monto Huangshan estas la Lotusflora Montpinto 1 860 metrojn super la marnivelo. Ĝia kresto memorigas pri lotusfloro disvolviĝanta. Apude vidiĝas boat-forma roko nomata "La Boato por Kolekto de Lotussemoj". Alia roko similas pavon kaj havas la nomon "Pavo Ludanta inter Lotusoj".


Apartan mencion meritas du pinoj kreskantaj antaŭ la Jadekrana Pavilono: la Gasto-salutanta Pino kaj Adiaŭa Pino. La antaŭa kreskas el fendo de roko, kun etenditaj branĉoj, kvazaŭ brakoj simbolantaj bonvenon al mont-grimpantoj, kaj malsupren-irantojn adiaŭas la Adiaŭa Pino, kies branĉoj etendiĝas laŭ tiuokaza ĉina tradicia maniero.
1  2