• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-28 08:40:16    
Iom pri protekta sistemo de diversaj verkoj en aŭtorrajta merkato

cri

Laŭ enketo en ĉinaj kelkaj grandaj urboj, kiaj Pekino, Nankino kaj Kantono, en julio, venda kvanto de laŭleĝaj vidaŭdaj produktoj kreskis en unu monato je 10% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. En tiu periodo, en ĉinaj diversaj lokoj, oni reprenis 8 milionojn da kontraŭleĝaj eldonaĵoj. Samtempe kun tio, en ĉinaj diversaj lokoj, oni juĝe esploris kaj procesis pli ol 200 akuzojn, tio forte batalis kaj retenis aŭtorrajto-atencon kaj piratadon.

Korporacio Legendo estas ĉina fama entrepreno de informadika teknologio. En la ceremonio por subteni "agadon kontraŭ piratado en cent tagoj", vicdirektoro de la korporacio sinjorino Bai Huimin diris, ke entrepreno havas respondecon grandigi forton batali kontraŭ piratado en kampo de komputila softvaro. Ŝi diris:

"De januaro ĝis julio de la kuranta jaro, ni jam vendis 2 milionojn da kompletoj de mikrosofta funkciiga sistemo kaj la cifero estas eĉ dekkelkobla kompare kun tiu pasintece. Samtempe ni ĝoje vidis, ke pli kaj pli multaj komputilo-produktaj entreprenoj aktive agadas kaj proporcio de anticipa instalo de laŭleĝa funkciiga sistemo en ĉefaj komputiloj kun markoj en la ĉina merkato grandmezure pliiĝas. Niaj entreprenoj certe aktive respondas alvokon de la registaro, memkonscie observas politikon kaj reguligon kaj faras senĉesan klopodon kune kun registaraj departementoj por konstrui bonan socian etoson instali, vendi kaj uzi laŭleĝan softvaron."

En la ceremonio pri nomo-skribado, aŭtorrajtantoj kaj reprezentantoj el diversaj rondoj sinsekve esprimis, ke oni ankoraŭ bezonas doni klopodon por formi bonan kaj sanan aŭtorrajta-protektan medion en Ĉinio. Fama komponisto sinjorino Gu Jianfen estas ĉina konata aŭtorrajto-defenda homo kaj ŝi multfoje elmetis komenton kaj proponon al registaraj departementoj pri aŭtorrajta protekto. Ŝi diris:

"Mi jam partoprenis en multaj tiaj aktivadoj. Nur la aktivado kontinue disvolviĝas kaj alvokas pli kaj pli multajn homojn, tiam konscio de la publiko ne uzi piratajn produktojn povos altiĝi."

Estro de ĉina Ĝenerala Administracio de Ĵurnalismo kaj Eldonado kaj Ŝtata Aŭtorrajta Buroo sinjoro Long Xinmin opinias, ke necesas bone fari protekton de aŭtorrajto, kaj tio bezonas klopodon el diversaj flankoj, aktiva partopreno de aŭtorrajtantoj estas bezonata. Li diris:

"Ĉar en Ĉinio moderna protekta sistemo de aŭtorrajto havas mallongan historion, tial la publiko havas malfortan aŭtorrajtan leĝkonscion. Pro alta kontraŭleĝa profito de piratado, aŭtorrajto-atenco kaj piratado estas ege seriozaj en iuj lokoj kaj kampoj. En tia kondiĉo, ke leĝa sistemo pri aŭtorrajto en nia lando estas baze perfekta, plena ludo de pozitiva rolo de aŭtorrajtantoj kaj iliaj organizoj, disvolvo de diversaj kontraŭpirataj aktivadoj kaj porpledo de establiĝo de protekta sistemo de diversaj verkoj en aŭtorrajta merkato havas ege gravan signifon por protekti kreon, kuragiĝi disvastiĝon kaj protekti intelektan proprieton.