• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-29 16:31:41    
Paper-faraj Metiejoj en Bambua Maro

cri
En Bambua Maro ofte videblas amindaj bambu-musoj. Ili estas grizaj bestetoj kun grandaj okuloj, vivas en la bambuaro per bambuaj radikoj kaj ŝosoj. Ili estas petolemaj kaj ne timas homojn.

En la densa bambuaro dislokiĝas iuj antikvaj papero-faraj metiejoj. Nuntempe la plejparto el ili jam ne funkcias kiel antaŭe, sed la metiejoj kaj iliaj teknologiaj instalaĵoj estas ankoraŭ bone konservataj. Maljunulo Dong Huaming, kiu sin okupis je papero-farado dum multaj jaroj, diris, ke la plej interesa por turistoj estas la papero-fara historio. La tiea papero-fara historio same longas kiel tiu de la tiea bambuaro. Li diris:

"Miaj praavoj ja sin okupis je papero-farado, de tiam ĝis nun pasis jam pli ol 300 jaroj. De la 17-a jaraĝo, mi faras paperon, kaj nun mi jam estas 70-jara."

S-ino Fang Ping, laboristino de papero-fara metiejo, konigis, ke oni elektas freŝajn junajn bambuojn kaj pistas ilin per la ligna pistilo, jen estas la unua paŝo por fari paperon. Ŝi diris:

"Papero-farado konsistas el 72 laborprocedoj, kaj ekde la bambua pistado, necesas pli ol du monatoj por pretigi paperon."

La papero-farado konsistanta el 72 laborprocedoj estas nomata "papero-fara arto de Cai Lun". Kiel sciate, la papero-fara arto estis inventita de ĉino Cai Lun. Laŭ konigo fare de lokano s-ro Tan Bo, en la papero-faraj metiejoj de Bambua Maro, tiu antikva papero-fara arto ankoraŭ estas rigore sekvata. Li diris:

"Oni dispecigas junajn bambuojn per pistado, poste metas la dispecigitaĵojn en grandan rondan cisternon tavolo post tavolo, fine enverŝas kalkan akvon. Entenante alkalon, la kalka akvo moligas la bambuajn fibrojn. Post unu aŭ du monatoj, oni kuiras la fibrojn sur fajro, poste metas ilin en pur-akvan cisternon por purigi ilin, kaj sekvas refoja pistado, por fari la fibrojn ankoraŭ pli molaj kaj maldikaj, tiam oni plue pistas la fibrojn, ĝis ili fariĝos paperpasto kaj fine papero.

Tia papero farita kun bambuo kiel krudmaterialoj kaj per tradicia teknologio estas neĝblanka je la koloro kaj bona je elasteco, tiom pli ĝi havas agrablan aromon de bambuo. Kiam turistoj vizitas papero-faran metiejon, sub direktado de metiistoj, ili povas mem sperti la tutan papero-faran procezon.