• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-29 17:07:17    
Mi volas esti bona kuracisto en mia tuta vivo

cri

Iu 56-jara maljunulo savis milojn da homoj per operacitranĉilo. Tamen li falis en sia posteno pro longtempa laceco kaj kancero. Dum batalo kontraŭ malsano, li ankoraŭ ne forgesis siajn pacientojn bezonantajn operaciojn. La maljunulo estas eksa ĉefkirurgo de Pekina Armea Hospitalo Hua Yiwei. En hodiaŭa programero, mi konigos al vi tiun bonan kuraciston aplaŭdatan de siaj kolegoj kaj pacientoj.

En 1933, Hua Yiwei naskiĝis en iu kuracista familio en Tianjin, havena urbo en norda parto de Ĉinio. Liaj gepatroj estis famaj kuracistoj tie. Profunde influita de la familio, Hua Yiwei prenas kuracadon kiel sian tutvivan karieron. Li diris,

"Mi volas esti bona kuracisto en mia tuta vivo. Estas plej feliĉe, ke mi povas elimini torturon de la pacientoj kaj fariĝi la kuracisto kredata de la pacientoj."

Kiel Hua Yiwei mem diris, kvindek-jara kuracado de li praktikis lian promeson. Hua Yiwei estas fama specialisto konfidata de pacientoj kaj sukcese faris operaciojn por miloj da homoj. Li atenteme faris ĉiujn operaciojn kaj konsideris la intereson de la pacientoj.

Dum enteroanastomozo, estas tre facile, ke kuracisto uzu anastomozilon. Tamen la pacieto devas plimulte elspezi 10 aŭ 20 milojn da juanoj por la uzado de tia ilo. Por redukti elspezon de tiuj malriĉaj pacientoj, ne konsiderante sian aĝon Huang Yiwei serioze faris suturadon 4 aŭ 5 horojn. Kolego de Hua Yiwei, vicĉefkirurgo en Pekina Armea Hospitalo Zhang Dong diris,

"La lerteco de Huan Yiwei estas bonega. La suturado fare de li estas tiel bona kiel la farado de anastomozilo."

Dum dekoj da jaroj, Huan Yiwei ne faris ian ajn klinikan eraron. Li persistas bone koni la situacion de la malsano antaŭ operacio. Tio estas sekreto de lia fameco. Hua Yiwei ankaŭ disvolvis kelkajn novajn klinikajn teknikojn.

Iu bona kuracisto devas havi ne nur bonan lertecon, sed ankaŭ bonkoron por pacientoj. Hua Yiwei zorgis pri siaj pacientoj en ĉiuj detaletoj kaj tion faris en dekoj da jaroj.

En la 25-a de julio, 2005, li faris lastan operacion en sia vivo. La paciento sinjorino Yang Hua ankoraŭ klare memoras la scenon de la operacio farita de Hua Yiwei.

Sed Yang Hua ne sciis, ke Hua Yiwei jam malsaniĝis je stomaka kancero. 8 tagojn poste Hua Yiwei enhospitaliĝis, la stomako estis fortranĉita.

En impreso de konatoj de Hua Yiwei, li ofte konservis rideton sur la vizaĝo. Sed nun li malĝojas pro tio, ke li ne plu povas elimini suferon por pacientoj.

Sciinte la malsaniĝon de Hua Yiwei, multe da pacientoj savitaj de Hua Yiwei vizitis lin.

"Mi ne komprenas, kial li malsaniĝis. Se eble, mi volus malsaniĝi anstataŭ li."

En hospitalo, Hua Yiwei ankoraŭ ne forgesas kuracan karieron. Suferante doloron de la malsano, li notis siajn reakciojn dum kuracado kaj esperis per tio helpi aliajn pacientojn. Li volas kontribui sian korpon por kuraca studo. Li konfidis tiun aferon al sia kolego profesoro Ding Huaye. Ding Huaye diris,

"Ĉe sia lito Hua Yiwei propre diris tiun aferon al mi. Li diris, ke li esperas, ke la sekca rezulto estu utiliga por estonta kuracado."

Hua Yiwei realigis sian strebon---esti bona kuracisto, per 56-jara kuraca kariero. Laŭ la diroj de la pacientoj kaj kolegoj de Hua Yiwei, ni povas scii liajn noblan kuracmoralon kaj senĉesan strebon al kuracado. La respekto kaj ŝato de pacientoj estas plej alta aplaŭdo por kuracisto.